Senj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de la haveno de Senj
La haveno de Senj kun la Fortikaĵo Nehaj fone
La Fortikaĵo Nehaj proksime de Senj

Senj [ˈsɛɲ] (latine SeniaSegnia, greko Attienities (Αθυινιτες), germane kaj hungare Zengg, itale Segna) estas urbo marborde de la Adriatika Maro en Kroatio. Temas pri la plej granda loĝloko inter la urboj Rijeko kaj Zadar, kiu disponas pri signifa marhaveno kaj longa historio.

Dum la jaro 2005 ĝi havis 9.132 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Senj jam ekzistas dum pli ol 3000 jaroj, kaj do estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de la kroatia bordo de la Adriatika Maro. Dum la epoko de Romio la urbeto estis signifa regiona centro, pri kio atestas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj.

Kiam malfortiĝas la Romia Imperio, kroatoj eksetlas en la regiono, kaj dum la jaro 1271 la urbo iĝas posedaĵo de la kroataj princoj de la insulo Krk el la nobela familio de Frankopanoj. Dum la jaro 1469 Senj iĝis libera reĝa urbo kaj kapitanejo de la kroata armea limo. Inter la jaroj 1527 kaj 1689 la urbo estis la sidejo de la sendependismaj uskokoj, kiuj kontraŭ batalis kaj la konkerantojn de la Otomana Imperio kaj de la Respubliko Venecio. Post la liberigo de la proksima malmarborda regiono Lika de la Otomana Imperio reprosperas la komerco kaj mara trafiko de la havena urbo.

La adriatikaj havenoj Rijeka, Senj, Bakar kaj Kraljevica konge konkurencis pri la rolo de la plej signifa komercejo. Kiam dum la jaro 1873 Rijeka ricevas konekton al la fervoja reto kaj Senj ne, la dua urbo perdas sian signifon. La komerco en la urbo draste malmultiĝas kaj la urbanoj elmigras. Nova enspezofonto iĝas la prilaboro kaj ŝipa fortransporto de ligno.

Dum la bombado de la urbo kadre de al Dua Mondmilito dum la jaro 1943 multaj historiaj monumentoj detruiĝas, sed tamen la urbocentro ankoraŭ nuntempe havas la etoson de antikva loko.

En la regiono de la urbo Senj kaj ties ĉirkaŭaĵo ekde la 10-a jarcento uziĝis la kroata skribsistemo Glagolica, kaj la kristanaj mesoj celebriĝis ekskluzive en la kroata, ne en la latina lingvo. La plej malnova tabulo kun tiu skribsistemo troviĝis en la urbo kaj kreiĝis fine de la 11-a aŭ komence de la 12-a jarcento. Dum la jaroj 1493/94 en Senj fondiĝis la unua kroata presejo de la skribsistemo Glagolica.

Urbaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Senj en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Multaj mezeŭropanoj konas la urbon pro la porinfana romano "La ruĝa Zora kaj ŝia bando" de Kurt Held. La historio de la kuraĝa knabineto, kiu iom simile kiel la sentima Pipi Ŝtrumpolonga kaŝiĝas kun bando da amikoj en la uskoka fortikaĵo Nehaj de Senj kaj incitas iujn civitanojn de la urbo, enhavas multajn detalajn lokajn priskribojn. Ankaŭ en la filmaj adaptoj de la romano la urbocentra stratetoj de Senj kaj la fortikaĵo videblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]