Senjorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rekonstruita mezepoka kastelo, Bachritterburg, Baden-Virtembergo

Senjorio estis bieno regita nome de reĝo (feŭdo), de senjoro, kiu ne devige estis nobelo.

Senjorio estis tuto de teroj, rajtoj kaj devoj, kies modelo devenis de la mezepoko. Reĝoj donis parton de siaj bienoj ka de siaj povoj al senjoroj por ke ili tenu (regu) la bienon en lia nomo, kontraŭ interŝanĝo de servoj, ĉefe militaj.

Oni taksas la nombron de senjorioj inter 40.000 kaj 50.000 dum la 18-a jarcento.

Vidu ankaŭ