Senjoroj de Wallbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La senjoroj de Wallbrunn (origine nomataj ankaŭ senjoroj de Ramstadt) apartenis al la hesa kaj rejnlanda pranobelaroj. Ili devenas de Nieder-Ramstadt apud Darmstadt. De 1440 ĝis 1722 ilia sidejo estis la burgo Ernsthofen (poste Kastelo Ernsthofen) en la hodiaŭa Modautal. Hans la 4a de Wallbrunn servis unue al la grafoj de la Katzenelnbogen, poste al la Landgrafoj de Hesio. Anoj de la familio Wallbrunner supozeble respondecis pri la detruo de la urbo Friedberg en la jaro 1444.

Referencoj[redakti | redakti fonton]