Senjorujo Makovica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senjorujo Makovica estis feŭda senjorujo en la nordorienta parto de Ŝariŝo.

Ĝi estiĝis komence de la 14-a jarcento pro elmembrigo el reĝa dominio Ŝariŝo, en konekso kun konstruado de burgo Zborov, kiu fariĝis ties sidejo kaj ties proprumantoj la posedantoj de la senjorujo. La senjorujo komenciĝis krei ĉirkaŭ vilaĝo Smilno, sinsekve ĝi diskreskis je senjorujoj Kurima, Radoma, Stročín kaj ĝi kreis grandegan poseduman komplekson. Ties limojn kreis sudokcidente proksimume rivero Topľa kaj posedaĵo de urbo Bardejov, oriente rojo Chotčianka kaj norde polaj limoj.

En la 2-a duono de la 14-a jarcento ĝiaj posedantoj Cudaridoj ampleksigis en malofte loĝigita senjorujo ampleksan koloniigadon laŭ germana rajto, dum kiu estiĝis multe da nordŝariŝaj vilaĝoj. En la jaro 1427 estis en la senjorujo 2 urbetoj (Zborov, Kurima) kaj 59 vilaĝoj, kiuj havis 1 336 ekloĝejojn. En la 2-a duono de la 15-a jarcento invadoj de polaj soldataroj en Slovakion tiel dezertigis Makovicon, ke en la jaro 1494 ĝi havis nur 293 ekloĝejojn.

Per koloniigado laŭ valaĥia rajto nombro de la vilaĝoj ĝis fino de la 17-a jarcento plialtiĝis pli ol 110 lokoj. Dum la koloniiga trafiko al la devena slovaka loĝantaro alnombriĝis germana, pola, sed precipe rutena loĝantaroj, kiuj de komence de la 17-a jarcento kreis grandan plimulton. Post malvenko de ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a la senjorujo apartiĝis al parto Aspremont-ana, Erdödy-ana kaj Sirmai-ana (Szirmay-ana). En la 2-a duono de la 19-a jarcento la senjorujo fariĝis grandbieno, kiu pro vendo malgrandiĝis kaj ties restaĵojn deaĉetis en la jaro 1898 la ŝtato de la lastaj posedantoj de Clara Aldringer.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Encyklopédia Slovenska, III. zväzok, Veda, str. 462, Bratislava 1979 (Enciklopedio de Slovakio, 3-a volumeno ...)