Senkapa rajdanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senkapa rajdanto
folklora persono
Informoj
Sekso vira
vdr

La fikcia senkapa rajdanto estis motivo de la eŭropa folkloro ekde la mezepoko.

En la kelta folkloro[redakti | redakti fonton]

La irlanda dullahandulachán ("malhela homo") estas senkapa feo, kutime rajdante sur nigra ĉevalo kaj portante sian kapon sub unu kruro (aŭ prenante tion en alto por vidi en grandan distancon). Li uzas vipon faritan el homkorpa spino. Kiam dullahan ĉesas rajdi, okazas morto. La dullahan elparolas nomon, kiu tiam tuj mortas. En alia versio, li estas senkapa stiristo de nigra ĉareto. Simila figuro, la gan ceann ("sen kapo") povas esti timigata per porto de oraĵo aŭ ĵetante unu en ties vojon.

La plej elstara skota rakonto de la senkapa rajdanto koncernas viron nomitan Ewen, senkapigita en klanobatalo ĉe Glen Cainnir sur Insulo Mull. La batalo ne donis al li ajnan ŝancon esti ĉefo kaj li kaj lia ĉevalo estas senkapaj en kontoj de lia fantomado de la areo.

Sir Gawain and the Green Knight estas mezangla poemo, kiu uzas senkapigan miton.

En la germana folkloro[redakti | redakti fonton]

La germanaj rakontoj de la Fratoj Grimm rakontas du germanajn popolajn fabelojn de senkapa rajdanto.

Unu okazas proksime de Dresdeno en orienta Germanio. En tiu rakonto, virino de Dresdeno iras el la urbo iun dimanĉan matenon por kolekti glanojn en arbaro. Ĉe loko nomita "Perditaj akvoj", ŝi aŭdas ĉaskornon. Kiam ŝi aŭdas ĝin denove, ŝi turnas sin ĉirkaŭe kaj ekvidas senkapan viron en longa griza mantelo sidante sur griza ĉevalo.

En alia germana rakonto, okazante en Brunsvigo, senkapa rajdanto nomita "la sovaĝa ĉasisto" blovas kornon, kiu avertas ĉasistojn por ne rajdi la venontan tagon, ĉar ilin trafas akcidento.

En la mezepoka folkloro de Rejnlando, senkapaj rajdantoj kutime estu malhonore mortintaj homoj, entombigitaj per azena sepulto, kaj plu fantome aperantaj al vivantoj.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La legendo estas rakontata en animacia versio kantata kaj subtekstigita en Esperanto fare de Mikaelo Kastro.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La senkapa rajdanto | Sleepy Hollow | Fandub Esperanto En Jutubo. Alirita la 29an de Oktobro 2023, taŭge ĝuste antaŭ Haloven'.