Senkapigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rogier van der Weyden
Senkapigo de Johano la Baptisto, ĉ. 1446-1453
Fra Angelico: Senkapigo de Sankta Cosmas kaj Damian, 1348

La senkapigo estas la perforta disigo de la kapo disde la trunko, kio povas okazi per aktiva agado (ekzekuto) aŭ kiel akcidento.

La senkapigo tuj kondukas al morto ĉe plimulto de la bestoj kaj ĉe la homo, ĉar cerbomorto okazas ene de minutoj pro manko de cirkulado de oksigenplena sango. Do, kelkaj bestoj, insektoj (ekz. blatoj) povas travivi senkapigon kaj mortas ne pro perdo de la kapo, sed pro malsatmizero.

Origino

Senkapigo okazis jam en la ferepoko, kiam oni senkapigis la ĉasitan beston kaj rezervis poste ties kapon, kranion.

Historio

La senkapigo okazis plej frue per kavalira glavo aŭ per speciala hakilo. La franca revolucio enkondukis la t.n. gilotinon. Tiu nova metodo certigis rapidan kaj fideblan senkapigon. Ambaŭ metodoj okazis sur eŝafodo.

En la mezepoko, la senkapigo estis rezervita por la nobeloj kiel "honora" mortpuno, kontraste al pendumo ĉe pendumilo. Dum la franca revolucio, oni uzis tiun metodon je ĉiu ekzekutinto.

Intertempe, en Anglio, oni senkapigis homojn genuantajn. La nobeloj genuis en rekta pozicio, oni senkapigis ilin per glavo, dum la nenobeloj estis senkapigitaj per hakilo sur ligna trunko.

En Svedio, oni senkapigis 644 homojn inter 1800 kaj 1866, inter ili preskaŭ 200 virinojn. Poste estis senkapigitaj ankoraŭ 14 homoj ĝis enkonduko de la gilotino en 1903. La lasta publika ekzekuto okazis en 1876.

En Germanio senkapigo estis favorita ekzekuta metodo pro civilaj krimoj ekde 1871, dum en la armeo oni mortpafis krimulojn. Dum epoko de la naziismo, mortis ĉ. 10.000 homoj per gilotino.

Ĉe la japana samuraja milita kasto same okazis senkapigo.

Hodiaŭ

Hodiaŭ, la senkapigo kiel ekzekuta metodo estas praktikita nur en Saŭda Arabio (plej laste en 2007).

Post la senkapigo

Laŭ kuracistaj rimarkoj, kelkajn sekundojn post la senkapigo, la okulo povis moviĝi je alparolo. Laŭ patologo Ron Wright, post disigo de kapo kaj trunko, la cerbo povas plu funkcii ĉ. 13 sekundojn kaj eblas okulmoviĝoj ene de tiu tempolimo.

Vidu ankaŭ