Senkernigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senkernigilo estas ilo per kiu oni povas simple forigi malmolan kernon el frukto, ĉe kio la frukto mem relative malmulte estas damaĝita. La senkernigilo antaŭ ĉio estas uzata por molaj fruktoj, kiel ĉerizoj kaj prunoj, kaj por olivoj.

Por senkernigi frukton ĝi estas metata en ingo kun truo. De la supra flanko stifto estas pikata tra la frukto kaj malsuprenpuŝas la kernon tiel ke la kerno forlasas la frukton kaj falas tra la truo de la ingo. Plejofte la stifto estas pikata ĉe la alfiksa loko de la la tigeto.