Senkulotuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de tipa senkulotulo fare de Louis Léopold Boilly (1761-1845)

Per la termino senkulotuloj oni dum la franca revolucio indikis la manlaboristojn, etkomercistojn, butikistojn, taglaboristojn, senhejmulojn kaj urbajn povrulojn.

Ili ne portis kuloton kaj do estis senkulotuloj (france: sans culottes)

Post junio 1792 la termino ankaŭ ekhavis politikan ŝargon kaj estis uzata por radikalaj respublikanoj, kiuj aktivis en la revoluciaj popolsocietoj kaj kvartalorganoj (assemblées generales).

Internacie ĝi estis la kromnomo (moknomo) por la francaj soldatoj en la epoko de la Unua Respubliko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]