Senmakula forkovostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senmakula forkovostulo
Senmakula forkovostulo
Senmakula forkovostulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Enicurus
Specio: E. immaculatus'
Enicurus immaculatus
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Senmakula forkovostulo (Enicurus immaculatus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Forkovostuloj, kiu temas pri genro de nigrablankaj birdoj ĝenerale kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj fruntoj.

La Senmakula forkovostulo ŝuldas sian popolan nomon kaj sian sciencan nomon immaculatus al la fakto, ke ĝi havas tre purajn kaj senmakulajn nigrajn suprajn partojn kaj ĉefe (escepte nigran gorĝon) tre blankajn subajn partojn sen flankaj markoj aŭ nuancoj. Tamen krome ĝi havas en supraj partoj blankajn fruntareon, flugilmakulojn, pugon kaj vostoplumajn finbordojn. La beko estas nigra kaj la kruroj helrozkoloraj, kiel ĉe la aliaj samgenranoj.

Tiu ĉi specio troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Barato, Birmo, Nepalo kaj Tajlando. Ties habitato estas moderklimataj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]