Senmakzeluloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lampetra fluviatilis

La senmakzeluloj (Agnatha) estas praaj vertebruloj, similaj al fiŝoj. Ili ne havas makzelojn, sed havas kranion, kartilagan vertebron, unu naztruon. Ili ne havis skvamojn, parajn naĝilojn, naĝvezikon. Ili akceptas la oksigenon per paraj brankoj (eĉ ĝis 15).

Ilia koro konsistas el unu atrio kaj unu ventriklo. En la digesta sistemo, oni ne povas distingi stomakon. La sekrecia organo estas prareno laŭ tipo. La seksaj organoj estas senparaj, la fekundigo estas ekstera, la ontogenezo estas direkta aŭ nedirekta. Ili havas dek parojn da cerbonervaro.