Senpintigita 4-hiperkubo
El Vikipedio
| Senpintigita 4-hiperkubo | |
Figuro de Schlegel kun kvaredraj ĉeloj montritaj |
|
| Speco | Uniforma plurĉelo |
| Vertica figuro | Egallatera triangula piramido (malregula kvaredro) (3 senpintigitaj kuboj kaj 1 kvaredro kuniĝas je ĉiu vertico) |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Schläfli | t0,1{4,3,3} |
| Figuro de Coxeter-Dynkin | |
| Verticoj | 64 |
| Lateroj | 128 |
| Edroj | 64 trianguloj {3} 24 oklateroj {8} |
| Ĉeloj | 8 3.8.8 16 kvaredroj (3.3.3) |
| Geometria simetria grupo | A4, [4,3,3] |
| Propraĵoj | Konveksa |
En geometrio, la senpintigita 4-hiperkubo estas konveksa uniforma plurĉelo.
Ĝi estas barita per 24 ĉeloj: 8 senpintigitaj kuboj, kaj 16 kvaredroj.
Enhavo |
Konstruado [redakti]
Kiel la nomo sugestas, la senpintigita 4-hiperkubo povas esti konstruita per senpintigo de verticoj de la regula 4-hiperkubo je
de latera longo. Regula kvaredro estas formita anstataŭ ĉiu fortranĉita vertico.
Projekcioj [redakti]
Stereobildo de 3-dimensia projekcio de senpintigita 4-hiperkubo.
La senpintigita-kubo-unua paralela projekcio de la senpintigita 4-hiperkubo en 3-dimensian spacon estas jena:
- La projekcia koverto estas kubo.
- 2 el la senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur senpintigitan kubon enskribitan en la kuba koverto.
- La aliaj 6 senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur la kvadratajn edrojn de la koverto.
- La 8 neregulaj kvaredroj inter la koverto kaj triangulaj edroj de la centra senpintigita kubo estas la bildoj de la 16 kvaredraj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.
Bildoj [redakti]
Reta hiperpluredro |
Senpintigita 4-hiperkubo projekciita sur la 3-sferon kun rektlinia sfera projekcio en 3-spacon. |
Vidu ankaŭ [redakti]
- Senpintigita 5-ĉelo
- Senpintigita 16-ĉelo
- Senpintigita 24-ĉelo
- Senpintigita 120-ĉelo
- Senpintigita 600-ĉelo
- 4-hiperkubo
- Uniforma plurĉelo
