Senpintigita 5-ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senpintigita 5-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel kun kvaredraj ĉeloj montritaj
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Egallatera triangula piramido (malregula kvaredro)
(3 senpintigitaj kvaredroj kaj 1 kvaredro kuniĝas je ĉiu vertico)
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Schläfli t0,1{3,3,3}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)-(o)-o-o
Simbolo de Bowers Tip
Verticoj 20
Lateroj 40
Edroj 20 {3}
10 {6}
Ĉeloj 5 kvaredroj (3.3.3)
5 (3.6.6)
Geometria simetria grupo A4, [3,3,3]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, la senpintigita 5-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per tranĉo de la regula 5-ĉelo je 1/3 de la latera longo.

Dum la tranĉo la 5 kvaredraj ĉeloj de la fonta 5-ĉelo iĝas senpintigitajn kvaredrojn, kaj la novaj 5 kvaredraj ĉeloj aperas en lokoj de la originalaj verticoj.

Ĝi estas barita per 10 ĉeloj: 5 kvaredra, kaj 5 senpintigis kvaredra.

La senpintigis kvaredroj estas kunigitaj unu al la alia tra iliaj seslateraj edroj, kaj al la kvaredroj tra iliaj triangulaj edroj.

Projekcioj[redakti | redakti fonton]

La kvaredro-unua paralela projekcio de la senpintigita 5-ĉelo en 3-dimensian spacon estas jena:

  • La projekcia koverto estas senpintigita kvaredro.
  • Unu el la senpintigitaj kvaredraj ĉeloj projekciiĝa al la tuta koverto.
  • Unu el la kvaredraj ĉeloj projekciiĝas al kvaredro situanta je centro de la koverto.
  • Kvar malregulaj kvaredroj tuŝas la triangulajn edrojn de la koverto kaj estas koneksaj al la centra kvaredro per 4 radiusaj lateroj. Ĉi tiuj estas la bildoj de la ceteraj 4 kvaredraj ĉeloj.
  • Inter la centra kvaredro kaj 4 seslateraj edroj de la koverto estas 4 neuniformaj senpintigitaj kvaredroj kiuj estas la bildoj de la 4 ceteraj senpintigitaj kvaredraj ĉeloj.

Ĉi tiu aranĝo de ĉeloj en projekcio estas analoga al aranĝo de edroj en la edro-unua projekcio de la senpintigita kvaredro en 2-dimensian spacon. Tiel la senpintigita 5-ĉelo povas esti konsiderata kiel la 4-dimensia analogo de la senpintigita kvaredro.

Bildoj[redakti | redakti fonton]


Reta hiperpluredro

Rektlinia sfera projekcio centrita je senpintigita kvaredro

Alternativaj nomoj[redakti | redakti fonton]

  • Senpintigita kvinĉelo
  • Senpintigita 4-simplaĵo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]