Senpintigita granda dudekedro
El Vikipedio
| Senpintigita granda dudekedro | |
| Speco | Uniforma pluredro |
| Vertica figuro | 6.6.5/2 |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Wythoff | 25/2 | 3 |
| Indeksoj | U55 C71 W95 |
| Simbolo de Bowers | Tiggy |
| Verticoj | 60 |
| Lateroj | 90 |
| Edroj | 32 |
| Edroj detale | 12{5/2}+20{6} |
| χ | 2 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duala | Granda stel-kvinpiramidigita dekduedro |
| Bildo de duala | |
En geometrio, la senpintigita granda dudekedro estas nekonveksa uniforma pluredro, indeksita kiel U55.
Ĉi tiu pluredro estas la tranĉo de la granda dudekedro.
Karteziaj koordinatoj [redakti]
Karteziaj koordinatoj por la verticoj de senpintigita granda dudekedro centrita je la fonto estas ĉiuj paraj permutoj de
- (±1, 0, ±3/τ)
- (±2, ±1/τ, ±1/τ3)
- (±(1+1/τ2), ±1, ±2/τ)
kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ). Konsiderante tion ke 1/τ2 = 1 − 1/τ eblas kontroli ke ĉiuj verticoj estas sur sfero, centrita je la nulo de koordinatoj, kun la kvadratigita radiuso egala al 10−9/τ. La lateroj havas longon 2.
