Senpintigita kvadrata kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senpintigita kvadrata kahelaro
Bildo
Bildo
Vertica figuro 4.8.8
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Wythoff 2 | 4 4
4 4 2 |
Simbolo de Schläfli t{4,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Simbolo de Bowers Tosquat
Geometria simetria grupo p4m
Duala Kvarlateropiramidigita kvadrata kahelaro
Bildo de duala Bildo de duala
vdr

En geometrio, la senpintigita kvadrata kahelaro estas duonregula kahelaro de la eŭklida ebeno. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti farita per senpintigo de la regula kvadrata kahelaro.

En la kahelaro estas unu kvadrato kaj du oklateroj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas t0,1{4,4}.

Ĉi tiu kahelaro estas la sola unufoje kovranta kahelaro per regulaj konveksaj plurlateroj kiu enhavas oklateron.

Alia nomoj uzata por ĉi tiu kahelaro estas mediteranea kahelaro kaj oklatera kahelaro, kvankam la lasta estas uzata ankaŭ por konsistantaj el oklateroj kahelaroj de hiperbola ebeno - ordo-3 oklatera kahelaro, ordo-4 oklatera kahelaro ktp.

Senpintigita okedro (4.6.6)

La kahelaro estas topologie simila al unuforma pluredro senpintigita okedro (4.6.6).

Unuformaj kolorigoj[redakti | redakti fonton]

Estas 2 diversaj unuformaj kolorigoj de senpintigita kvadrata kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2. Tiam en la 2 variantoj de la kolorigoj, la 3 edroj (4.8.8) ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 122, 123.


2 koloroj, kolorigo 122

3 koloroj, kolorigo 123

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-7167-1193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p40.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]