Senpintigita trilateropiramidigita kvaredro
El Vikipedio
| Senpintigita trilateropiramidigita kvaredro | |
| Speco | Preskaŭ vera solido de Johnson, pluredro de Conway |
| Vertica figuro | 4 (5.5.5) 24 (5.5.6) |
| Verticoj | 28 |
| Lateroj | 42 |
| Edroj | 4 seslateroj 12 kvinlateroj |
| Geometria simetria grupo | Kvaredra simetrio Td |
| Propraĵoj | Konveksa |
En geometrio, senpintigita trilateropiramidigita kvaredro estas konveksa pluredro, preskaŭ vera solido de Johnson, kun 16 edroj: 4 aroj de 3 kvinlateroj aranĝis en ordigo kun kvaredra simetrio, kun 4 seslateroj en la breĉoj. Ĝi estas konstruita per preno de trilateropiramidigita kvaredro kaj senpintigo de la ordo-6 verticoj. Ĉi tiu kreas 4 regulajn seslateraj edroj kaj lasas 12 malregulajn kvinlaterojn.
Topologie simila egallatera pluredro povas esti konstruita per uzo de 12 regulaj kvinlateroj kun 4 egallatera sed neebenaj seslateroj kun vertico kun enaj anguloj alternaj inter 108° kaj 132°.
