Senradika kosmopolitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Senradika kosmopolito (ruse: безродный космополит, "bezrodnyj kosmopolit") estis termino uzita dum la kontraŭkosmopolita kampanjo en Sovetunio post la Dua mondmilito. "Kosmopolitoj" estis intelektuloj akuzitaj pri esprimado de porokcidentaj sentimentoj kaj pri manko de patriotismo. Oni taksas la terminon "senradika kosmopolito" specife referenca al judaj intelektuloj. Ĝi aperis unue dum la kampanjo en Pravda-artikolo, kiu kondamnis grupon de teatro-kritikistoj, sed ĝin unue kreis la rusa 19-a-jarcenta literaturkritikisto Vissarion Belinskij por priskribi verkistojn, al kiuj mankas nacieca karaktero.