Sensaligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sensaligo de maro estas la nocio por gajno de trinkakvo aŭ alia uzebla akvo (uzakvo) el marakvo per malpliigo de ties saleco. La sensaligo povas okazi tra diversaj procezoj, kiuj la salon kaj la mineralojn forigas el la akvo kaj tiel gajnas trinkakvon. Parte aperas vendeblaj kromproduktoj kiel kuireja salo.

La maro-sensaligo pli kaj pli graviĝas kun la plimultiĝo de la homoj en akvo-malriĉaj regionoj kaj satempe kun la pligrandiĝo de la kapa konsumado.

La sensaligo okazas jam multloke, kie la kostoj ne aŭ apenaŭ gravas tiel sur ŝipoj, submarŝipoj kaj insuloj. En riĉaj arabaj landoj tiu formo de trinkakvogajno estas tre disvastiĝinta, kie oni gajnas trinkakvon per gas- aŭ naftofunkciigita sensaligaj instalaĵoj.

Teknikoj[redakti | redakti fonton]

inversa osmozo[redakti | redakti fonton]

Ĉe inversa osmozo, la marakvo estas premita tra duontralasa membrano (duonpenetrebla, duontrairebla). Tiu funkcias kiel filtrilo kaj tralasas nur certajn atomojn kaj molekulojn. Tiel oni ricevas la disigon de la origina solvaĵo. La membranfiltrilo retenas la salon, bakteriojn, virusojn, kalkojn kaj venenojn, same kiel pezmetalojn.

La ozmoza premo kreskas kun la kreskanta salokoncentreco kaj la procezo povas eĉ halti ĉe iu koncentreco, tiel oni forkondukas la koncentraĵon. Ĉar la kristaliziĝo de la salo aŭ mineraloj (precipitaĵo) en la membranoj devas esti malhelpata, la uzo la inversa osmozo estas uzebla nur ĝis certa maksimuma koncentreco. Laŭ la saloriĉeco, oni devas kalkuli je energiobezono de 2 ĝis 3 kWh je kubikmetro da trinkakvo.

Oni povas uzi pluajn filtrilojn por trafiltri pli prefekte la akvon, tiel oni povas elfiltri erojn de kun 20 mikrometroj aŭ organikajn materialojn. La UV-radiado mortigas la ĝermojn.

plurŝtupa rapida vaporigo[redakti | redakti fonton]

Ĉi-kaze temas pri termika procezo kun angla mallongigo de "MSF" (Multi Stage Flash Evaporation)

Ĉi-foje oni varmegigas la marakvon per elektra centralo al temperaturo de 115 °C. la varmegigita salakvo vaporiĝas sub vakuo kaj la akvovaporo kondensiĝas ene de ŝtufoj per malvarmiga likvo kaj estas forkondukita kiel sensala akvo. La salodensiĝinta marakvo estas malvarmigita (~40 °C) kaj poste maldensigita per freŝa marakvo kaj denove varmegigita. La tuta procezo montras fermitan ciklon. La koncentriĝinta salo estas rekondukita al la maro, tiel estiĝas eĉ novaj problemoj ekz. en la Persa golfo.

La grandaj instalaĵoj kiel la en Dubajo troviĝanta kombicentralo "Jebel Ali", povas ĉiutage produkti el la marakvo ĝis 500.000 kubmetroj da trinkakvo.

Oni esploras la eblecojn per renoviĝanta energio.

suna akvodistilado[redakti | redakti fonton]

La plej simpla metodo estas la suna akvodistilado, kiu uzas travideblan naĝ-kovrilon kun interne arkita akceptaj ringoj. Tiuj naĝas sur la salakvosurfaco. Ĉi-foje oni eluzas la direktan sunradiadon je akvo.

Similaj metodoj baziĝas sur varmiga de la akvo kaj tiel estiginte vaporon, kiun kolektas per iu ajn metodo.

Por varmigi la akvon, oni povas enigi nigrajn foliojn aŭ uzi parabolajn spegulojn, sunpanelojn.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

En multaj areoj, en kiuj oni gajnas el marakvo trinkakvon, la kombinado de renoviĝanta energio, kiel vento,- kaj sunenergio kun la sensaligaj procezoj montras bonajn ekzemploj. Tiel sur Tenerifo funkcias ekde 1997 marosensaliga aranĝaĵo de firmao Enercon, kiu uzas ventoenergion.

Estontaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Kiel supre menciita, la rekondukitaj dense salaj marakvoj detruas la vivantan medion de la golfoj, maroj kaj kaŭzas densiĝon de la proksima maro je saloj. Tiel la plej bona solvo estas la kombinado de la sensaligo kun la produkto de la salo.

La kostoj de la sensaligo falas daŭre kaj la malmultekostigo de la kutimaj metodoj igas tion pli kaj pli konkurenckapabla, ekonomia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]