Sensenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Sensenstein
konstruo: ĉirkaŭ la jaro 1372
nuna stato: ruino kun malmultaj muraj restaĵoj
nuna komunumo: Niestetal
alteco: 350 metroj super la marnivelo
koordinatoj: 50° 18' 37 norde, 7° 47' 31 oriente
eksa burga areo kun digo, vido el nordo
historia gastejo sur la teritorio

La burgo Sensenstein [Zenznŝtajn] en centra Germanio de proksimume la jaro 1372 ĝis komence de la 17-a jarcento estis limfortikaĵo de la regno Hesio (Hessen) kontraŭ la najbara duklando Brunsvigo (Braunschweig), parto de la hodiaŭa federacia lando Malsupra Saksio. La burgo Sensenstein staris sur la monto Gerholdsberg, altaĵo super la valo de la rivereto Nieste norde de la urbo Kaufungen.

Nuntempe nur altaj digoj kaj malmultaj muraj restaĵoj memorigas pri la eksa grandeco de la burgo. Sur la teritorio ekde la jaro 1946 okazis junularaj tendaraj ferioj, kaj ekde la jaro 1960 konstruiĝis granda junulara kaj sporta seminariejo kun la nomo Jugendburg Sensenstein ("junulara burgo Sensenstein"). En tiu seminariejo dum la 1980-aj jaroj trifoje okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo kaj konatigis la nomon de la el hodiaŭa arkeologia vidpunkto ne aparte gravega ruino inter la tiuepokaj esperantistoj de tuta Eŭropo: Inter la 27-a de decembro 1976 kaj 3-a de januaro 1977 la 20-a IS pritraktis la temon "Demandoj pri eŭropa unuiĝo", inter la 27-a de decembro 1980 kaj 3-a de januaro 1981 la 24-a IS la temon " Alternativaj vivstiloj" kaj inter la 27-a de decembro 1981 kaj 3-a de januaro 1982 la 25-a IS la temon "Paco en la 80-aj jaroj". La Internacia Festivalo, jarfina aranĝo kiu "kreskis" el la IS, ankoraŭ dum ses pliaj fojoj, dum 1987/88, 1989/90, 1990/91, 1991/92, 1993/94 kaj 1994/95, okazis en la "junulara burgo Sensenstein".

En distanco de malpli ol 10 kilometroj troviĝas la multe pli bone konservita ruino de alia mezepoka fortikaĵo, la burgo Sichelnstein, kiu apartenis al la pli norda duklando Brunsvigo. De la du burgoj la malamikaj regnoj interbatalis kaj provis reciproke rabi grenon el la limregiono de la malamiko.

La loko situas norde de la urbo Kaselo en la hesia distrikto Kassel. Ĝi aŭte atingeblas de la elveturejo "Kassel Nord" de la nord-suda aŭtoŝoseo 7, sekvante ŝoseon en direkto "Niestetal-Heiligenrode"; trajne la plej proksima granda stacidomo estas tiu de Kaselo.

Eksteraj ligiloj

greke la burgo Sensenstein sur la germanlingvaj paĝoj "Burgenwelt" (mondo de burgoj) greke paĝoj de la seminariejo Sensenstein (same germanlingvaj)