Sensiva stilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sub la nocio empfindsamer Stil (germanlingva; eo: sensiva stilo) oni komprenas muzikan stildirekton, kiu anstataŭis ekde 1720-aj ĝis 1730-aj jaroj la barokmuzikon. Ĝia tonlingvo estas subjektive multemocia, la melodifrazoj devis tuŝi la aŭskultantojn senpere kaj rekte. Tipaj rekoniloj estas lombardaj ritmoj, apoĝaturoj kaj suspirmelodiko.

La kompozicia strukturo plifaciliĝis, la ĝeneralbaso (kontinua baso) perdis gravecon, kaj la harmonia ritmo pli malrapidiĝis.

Influoj de la epokosento

Simile al la arkitekturo (rokoko [proksimume 1720–1760]) okazis malakcepto de strikta reguleco de la pli antaŭa muzika praktiko, kunstampita de Johann Sebastian Bach, kaj stilŝanĝo al pli da emocio – sed alie ol en rokoko ankaŭ per pli simplaj rimedoj. Ĉi tiuj ŝanĝoj okazis samtempe en la landoj de okcidenta kaj meza Eŭropo.

Gravajn kontribuaĵojn faris komponistoj kiel Domenico Scarlatti, Giuseppe Tartini, Giovanni Battista Sammartini kaj Giovanni Battista Pergolesi, Jean-Marie Leclair, Georg Philipp Telemann, Johann Joachim Quantz, Johann Adolf Hasse, Carl Philipp Emanuel Bach kaj aliaj filoj de Bach, Georg Christoph Wagenseil kaj Johann Stamitz.

Influon donis ankaŭ la muzikinstrumento (tendenco al fluto, arĉinstrumentoj kaj klaviceno).
Komence de la 18-a jarcento Domenico Scarlatti faris la klavicensonaton ĉefĝenron de la epoko.

Komparo de galanta kaj sensiva stilo

La sensiva stilo povas esti rigardata kiel intensigo de la galanta stilo.

La galanta stilo

ekestis jam en malfrua baroko deturnante sin de la strikta polifonia stilo.

  • Plej gravaj ekkoniloj:
    • proksimeco al idealo de belkanto (kantebleco, natureco, komprenebleco)
    • travidebla malmultvoĉeco, domina melodivoĉo
    • simplaj, sed efektoplenaj harmoniaj sinsekvoj
    • mallongaj, simplaj melodiofrazoj, kiuj ofte ripetiĝas
    • elegantaj melodiko kaj ornamado

La sensiva stilo

Gravaj komponistoj

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Empfindsamer Stil » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3328616 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)