Sankta-Kito kaj Neviso
Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta-Kito kaj Neviso, iam Sankta Kristofo kaj Neviso, estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro.
- Landkodo: KN.
- E-nomo: Sankta Kristofa kaj Nevisa Federacio; laŭ AdE Sankta Kristoforo kaj Neviso[1]; laŭ PIV Sankta-Kito kaj Neviso.[2]
- Nacia nomo: Federation of Saint Kitts and Nevis.
- Areo: 261 kv.km.
- Politika sistemo: federacia konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Brita reĝino.
- Ĉefurbo: Bastero (14 mil).
- Loĝantaro: 41 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Persona MNP: 5.170 $.
Enhavo |
Nomo [redakti]
La nomo "Sankta-Kito kaj Neviso" devenas de la du insuloj Sankta-Kito kaj Neviso, kiuj konsistigas la ŝtaton.Insulo Sankta-Kito iam nomiĝis "Sankta-Kristofo" (angle: Saint Christopher, france: Saint-Christophe), tiam ankaŭ la ŝtato nomiĝis "Sankta-Kristofo kaj Nevis".
Strukturo [redakti]
La ŝtato administre konsistas el 14 "paroĥejoj", el kiuj 9 situas sur Sankta-Kito kaj 5 sur Neviso. La du insulojn disigas markolo ĉ. tri kilometrojn larĝa. Dum la lasta glaciepoko, je malpli alta marnivelo, estis nur unu insulo.
Ekonomio [redakti]
La insularo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
Ekstera politiko [redakti]
Sankta Kristofo kaj Neviso apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Listo de Rekomendataj Landnomoj (4-a de majo 2009). Alirita 22-a de novembro 2010.
- ↑ Sonja's English-Esperanto Dictionary (angle-esperante). Alirita 30-a de aprilo 2010.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.stkittsnevis.net
http://www.stkittsnevis.net/index2.html
http://www.stkittstourism.kn
http://www.nevisisland.com

