Senta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senta situas en la mapo en la verda munucipo
Urbodomo de Senta
Fajrobrigadejo de Senta

Senta, serbe Сента, hungare kaj rumane Zenta estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato (tamen geografie en regiono Baĉka). Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso (kun ponto), laŭ ĉefvojo Horgoŝ-Novi Sad, laŭ fervojo Subotica-Temesvár.

Historio

La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1216 en formo Zyntharew (=Zintapramo). Ulászló la 2-a nomumis la lokon libera reĝa urbo. La turkoj ekhavis la urbon en 1540, tiam la hungaroj rifuĝis, dume serboj alvenis, ili servis la turkojn. La aŭstra-hungara armeo venkis la turkojn en 1697. Tiu regiono iĝis limgarda zono ĝis 1741, dume la hungareco revenis.

En 1910 en la urbo loĝis 29.666 da homoj, (27.221 hungaroj, 2.020 serboj kaj 177 germanoj. Ĝis 1920 la urbo apartenis al Bács-Bodrog. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Senta apartenis al SHS. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis. En 1942 jugoslaviaj partizanoj suferigis la loĝantaron. Sekve la hungara armeo faris tuturban razion en Novi Sad, pli, ol mil homoj estis murditaj. Hungario enkarcerigis estrojn de la raziuloj. En 1944 serboj reokupis la urbon kaj tuj murdis 64 da homoj. La tuta germaneco estis forsetligita.

En 2002 en la urbo loĝis 20 302 da homoj (15 860 hungaroj, 2655 serboj, 373 jugoslvianoj, 235 ciganoj, 118 montenegranoj, 78 kroatoj, 57 albanoj.

Vidindaĵoj

Vizitindaĵoj estas urbodomo, romkatolika preĝejo kaj fajrobrigadejo.

Famuloj

En Zenta naskiĝis hungara poeto Gyula Szávay kaj hungara kemiisto István Bugarszky.

Esperanto

La urba muzeo de Senta ricevis grandan parton de la artaj kaj etnografiaj objektoj kiujn la Esperantista mondvojaĝanto kaj verkisto Tibor Sekelj unue lasis al muzeo en Subotica[1].

Ĝemelurboj

Notoj kaj referencoj

  1. Vidu Tibor Sekelj, Etnologo