Sentencoj de Salomono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hebrea biblio
Tanaĥo
Judisma portalo
Kristana portalo
v  d  r
Proverb scroll.PNG

La Libro de sentencoj de Salomonolibro de proverboj de Salomono (hebree מִשְלֵי שְׁלֹמֹה, Miŝlej Ŝlomoh), foje nur nomata "libro de sentencoj" respektive "de proverboj", estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

La unuaj tri sekcioj de la verkaĵo probable vere estas de Salomono, kvara parto de la juda saĝulo Agur, kvina de la juda reĝo Lemuel kaj sesa de nekonata aŭtoro. Laŭ judisma tradicio la tuta libro fontis de Hiskija, reĝo de Judio inter la jaroj 727 kaj 698 antaŭ nia erao.

La libro de sentencoj estas referencata kiel "literaturo de saĝeco" kune kun pluraj aliaj bibliaj libroj: la libro de Ijob, la libro de la Predikanto, la Alta Kanto de Salomono kaj iuj el la Psalmoj.

Pere de la sentencoj, saĝeco aŭ la saĝa persono estas komparataj kun stulteco aŭ la stultulo. Stultulo laŭ la verkaĵo estas persono al kiu mankas moralo kaj kiu ne interesiĝas en pliperfektigo, ne iu kiu estas "nur" malinteligenta, frenezeta aŭ malserioza. Saĝeco komprenatas kiel virto kiun indas atingi kaj teni, kaj la leganto estas instruata ke ĝi komenciĝas per la persono de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio: "La timo de Jehovo estas la komenco de saĝeco".[1].

La sentencoj estas parte tiom universalaj, ke ili iĝis konataj proverboj ankaŭ ekster la religia kadro de judismo aŭ kristanismo - ekzemplo estas la diraĵoj "Kiu fosas foson, tiu mem falos en ĝin" (sentencoj 26:27) aŭ "Antaŭ la pereo iras fiereco" (16:18).

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Psalmoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. libro de sentencoj 1:7, 9:10.