Sensa sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sentumo)
La homa okulo estas ĉefa elemento de la sensa sistemo: tiukaze de la vidkapablo, por la vida sistemo.

Sensa sistemo (aŭ sentumo, aŭ senta sistemo, inter aliaj) estas parto de la nerva sistemo por procesi sensan informon. Sensa sistemo konsistas de la sensorganoj (kaj iliaj sensiloj), neŭraj vojoj, kaj partoj de la cerbo kiuj permesas sensan perceptadon. Oftaj konataj sensaj sistemoj estas la kvin sensoj: vido, aŭdo, tuŝo, gusto, kaj flaro.

Sensaj sistemoj enkodas kvar ecojn de stimulo: speco, intenceco, loko, kaj daŭro. Certaj sensiloj estas sensema por certa specoj de stimuloj. Ekzemple, iu mekanikaj sensiloj plej bone sensas iajn tuŝo-stimulojn, kiel akreco aŭ malakreco. Sensiloj sendas impulsojn laŭ certaj modeloj sendi informon pri la ecoj de la stimulo.

Kvin ĉefaj sensaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Aŭda sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭda sistemo.

La aŭda sistemo estas parto de la sensa sistemo kaj de la nerva sistemo. Ĝi permesas al organismo aŭdi. Ĝi kolektas kaj interpretas vibrojn (sonojn) de aero aŭ alia medio per la orelo kaj sendas tiun informon al la cerbo.

Flara sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flara sistemo.
"Flaraj bulboj" markita ruĝe.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flaro.

La flara sistemo estas parto de la sensa sistemo kaj de la nerva sistemo kiu permesas al organismo flari. Plimulto da mamuloj kaj reptilioj havas du distingitaj partoj al ties flara sistemo: ĉefa flara sistemo kaj flanka flara sistemo. La ĉefa sistemo sensas enaerajn substancojn, kaj la flanka sistemo sensas certajn stimulojn, ĉefe feromonoj. La flara sistemo estas ofte priparolata kun la gusta sistemo, ĉar ambaŭ de la sistemoj tradukas kemiajn signalojn al percepto.

En mamuloj, la ĉefa flara sistemo sensas odorojn kiuj estas enspirita tro la nazo, kie ili kontaktas la flara epitelio, kiu enhavas variaj flarsensiloj. Ĉi tiuj povas distingi novan odoron de la fonaj odoroj de la medio, kaj determini la koncentraĵon de la odoro. Ĉi tiuj flarsensiloj estas konektata al flarsensilaj neŭronoj en la flara epitelio, kiu tradukas la aktivajn neŭronojn al elektraj signaloj en la neŭronoj. La signalo vojas laŭ la flara nervo al la flara bulbo, kiu estas parto de la centra nerva sistemo.

Gusta sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gusta sistemo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gusto.

La gusta sistemo estas la sensa sistemo de la nerva sistemo, kiu permesas al organismo sensi kaj apartigi iujn kemiaĵojn laŭ gusto. La ĉefa organo por gusto estas la lango. La gusta sistemo estas ofte priparolata kun la flara sistemo, ĉar ambaŭ de la sistemoj tradukas kemiajn signalojn al percepto.

Ekzistas kvin ĉefaj kategorioj de la sensiloj (gustpunktetoj) sur la lango: saleco, acideco, amaro, dolĉo, kaj umamo.

En homoj, la senso de gusto estas kunmetita per tri de la dekdu kraniaj nervoj. La vizaĝa nervo (VII) portas gustajn sensaĵojn de la postaj du trionoj de la lango; la faringa nervo (IX) portas gustan sensaĵojn de la posta unu triono de la lango. Ankaŭ branĉo de la vago (X) portas iujn gust-sensaĵojn de la poston de la buŝa kavaĵeto.

Tuŝa sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tuŝa sistemo.

La tuŝa sistemo estas la sensa sistemo de la nerva sistemo, kiu permesas al organismo sensi spertojn kiel tuŝonpremon, temperaturon (malvarmo aŭ varmo), dolorojn (inkluzivante jukojn kaj tiklojn). Ĝi ankaŭ inkluzivas la sensaĵojn de muskola movado kaj la situo de artikoj, sintenado, internajn sensojn, kaj vizaĝan esprimon. Internaj sensoj informas pri internkorpaj sensaĵoj, kiel stomakdoloron. La tuŝa sistemo ampleksas ĉiujn ĉefajn partojn de la nerva sistemo.

Vida sistemo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vida sistemo.
Vida sistemo montrata la optika krucigo.

La vida sistemo estas parto de la sensa sistemo kaj de la nerva sistemo. Ĝi permesas al organismo vidi. Ĝi interpretas informon de la videbla spektro kreante prezentaĵon de la mondo ĉirkaŭa la korpo. La vida sistemo havas la kompleksan taskon konstrui tridimensian mondon el dudimensia projekcio de tiu mondo.

Malsamaj specioj povas vidi malsamajn partojn de la lumspektro. Ekzemple, abeloj povas vidi ultraviolon, kaj iuj serpentoj vidas infraruĝon.

La 12 sentumoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La 12 sentumoj.

Studante la homan estaĵon, Rudolf Steiner priskribis dek du sentumojn (aŭ sensojn), kiuj ebligas al la homo percepti la mondon, sin mem, kaj la aliajn homojn. Per tiuj sentaj perceptoj la homo konceptadas, komprenas la senteblan mondon kaj orientiĝas en ĝi. Li klasigas ilin senkonsidere al la klasika klasigo de kvin sensoj ĵus menciitaj. Male li parolas pri malsupraj (tuŝ-sentumo, viv-sentumo, mov-sentumo, ekvilibr-sentumo), mezaj (flaro, gusta sentumo, vido-sentumo, varmeco-sentumo) kaj supraj sentumoj (aŭdado, parolo-sentumo, penso-sentumo kaj Mi-sentumo). El ili jam oni parolis pri kvin el ili nome tuŝ-sentumo, flaro, gusta sentumo, vido-sentumo kaj aŭdado. Tiele mankas aliaj sep nove elpensitaj.

La viv-sentumo[redakti | redakti fonton]

La sentumo de la vivo, malsupra sentumo, donas sperton de identeco. Tra tiu sentumo oni sentas sin en si. Per la tuŝo oni sentas siajn limojn, kaj per la viv-sentumo oni sentas tion, kio estas ene de tiuj limoj : sian vivon.

Tra tiu sentumo oni sentas bonsenton kaj ĉefe, aŭ pli konscie malbonsenton; suferon. Ĉar, laŭdire, "kiam ni bonfartas, la viv-sentumo lasas nin trankvile."

La viv-sentumo rilatigas kun sep viv-procezoj, kiuj aktiviĝas en homo same kiel en ĉiuj vivaĵoj:

Tiam, kiam maltrankvilaĵo okazas ĉe unu el tiuj procezoj, oni ekkonscias pri la procezo. La maltrankvilaĵoj perceptataj per la viv-sentumo estas malbonsentoj de diversaj specoj, kiel angoro, interna zorgo, ktp. Ili povas instigi deprimon, sensekurecon, maldisponon, agresemon.

Malbona estiĝo de la vivsentumo instigas malkapablon senti sian korpon. Homo, kiu havas problemon kun tiu sentumo estos eble mallerta, ne konscios pri frosto aŭ ne sentos bonfarton, plezuron, ĝojon vivi, kaj tio malhelpus sociajn rilatojn kaj kreskon de la intelekto.

La mov-sentumo[redakti | redakti fonton]

La sentumo de la movo ebligas konscii pri la pozicio de sia korpo en la spaco, kaj de la movoj de sia korpo. Dank'al tiu sentumo ni povas moviĝi, kaj fari sensohavajn movojn.

Ekzistas tri tipoj de korpaj movoj:

  • La volaj movoj estas gvidataj de Mi, ili estas konsciaj.
  • La nevolaj movoj estas gvidataj de la kutimoj, oni faras ilin ĉar oni ilin lernis, sen pensi pri ili. Ili estas nekonsciaj, kaj estas la plej multaj.
  • Refleksaj movoj estas ankaŭ nevolaj. Ili povas esti konsciaj, kvankam oni ĉiukaze ne regas ilin.

Kiam ĝi havas senson, movo permesas realigi dezirojn. Ĝi helpas regi sian korpan skemon kaj donas senton de korpa libereco. Tial danco aŭ aliaj movaj artoj estas virtaj.
Despli ĝi havas senson, despli movo esprimas estecon. Ĝi eksterigas en-econ, ebligas montri emociojn, kaj pasi de intencoj al agoj. Tial la mov-sentumo metas nin en rilato kun nia propra psiĥa vivo, kaj donas internan sendependecon.

Eblaj difektoj de la mov-sentumo aŭ tiurilate de la movo mem estas:

  • Tro da neregataj movoj, ĉiam similaj, sen senso.
  • Maleblo gvidi movojn per la cerbo. (grava handikapo)
  • Konvulsioj, spasmoj
  • Sencelaj movoj, faritaj nur por ili mem.

Tiuj difektoj povas instigi sentojn de mallibereco, de tristeco ktp.

La ekvilibr-sentumo[redakti | redakti fonton]

Homo estas la sola viv-estaĵo, kiu kapablas tiel bone stari kaj paŝi vertikale, kiel li faras. Por tiel vertikaliĝi, necesas:

  • Skeleto kaj muskoloj, kiuj tion permesas.
  • Konscio.
  • sentumo de la ekvilibro.

Krom vertikalecon, ekvilibr-sentumo havigas senton de bonesto, rilaton kun la pezo (kiu cetere ebligas vertikalecon), kaj ebligas orientiĝi en la spaco laŭ tri ebenoj:

  • Horizontala ebeno disigas supron de malsupro.
  • Sagitala ebeno disigas maldekstron de dekstron.
  • Fronta ebeno disigas malantaŭon de antaŭo

Ekvilibr-sentumo kondukas al interna dispono: Oni povas aŭskulti aliulon tiam, kiam oni mem estas en ekvilibra stato. Tamen oni senĉese sin reekvilibrigas per movetoj. Tiu sentumo donas memstarecon kaj juĝkapablon. Tial Tra tiu sento oni spertas sian Mi, tra sia korpo.

Por favori la ekvilibr-sentumon konvenas luli infanetojn, fari ekvilibr-ekzercojn kiel paŝi sur trabo aŭ ŝnuro, kaj desegni simetriajn formojn surpapere aŭ en spaco.

La varmeco-sentumo[redakti | redakti fonton]

Oni perceptas la temperaturon de aĵoj kiel diferencon rilate al la temperaturo de sia korpo. Varmo-sentumo do igas renkonton al sia Mi, tra la mondo. Eblas ankaŭ diri, ke kiam mi perceptas la varmecon, mi iel perceptas la "Mi de la mondo".

Cetere la varmo cirkuligata de la sango estas la fiziologia ingo de nia Mi. Varmo donas senton de supereco, kaj ĝi instigas vivon; vekas. Malvarmo male donas senton de malsupereco kaj ĝi emas retiri vivon; endormigas.

Normale la varmeco-sentumo vekiĝas kiam infano kreskas. Se infano ne ankoraŭ bone akiris tiun senson, kaj tiel ne akiris ekvilibron inter la internon kaj la eksteron de sia korpo, li ofte ne scios kiel taŭge vestiĝi, ĉar ne konscias ĉu estas tro varme aŭ tro malvarme. Tio ofte okazas ankaŭ ĉe personoj (eĉ plenkreskaj), kiuj havas menc-handikapon.

Deficito de varmeco-sentumo povas igi ke ekstremaĵoj (manoj kaj piedoj) ĉiam malvarmas, malbonan ĝustigadon de la interna varmeco, kaj komplekson de malsupereco aŭ de supereco.
Kaze de problemo utilas ŝviti tra sporto sed evitu konkuron ĉar ĝi igas malsanan varmon.
Gravas alporti varmon tie, kie ĝi mankas, por favori integron de la sento kaj ĝustigi enan malordon. Tiucele indas doni varmajn banojn, varmajn kaj spicajn manĝaĵojn kaj zorgi pri la vestado.

La parolo-sentumo[redakti | redakti fonton]

Per la senso de la aliula parolo - aŭ "senso de la lingvo" - la sonoj ekhavas sencon por la aŭskultanto, kaze ke tiuj sonoj formas vortojn apartenantajn al lingvo lernita. Per tiu sentumo ni distingas la vortojn de la aliaj sonoj, oni kaptas la konceptojn.

Kiam bebo naskiĝas, ĝi kapablas prononci (aŭ lerni prononci) ĉiujn fonemojn ekzistantajn sur la Tero. Kreskante kaj aŭdante paroli, la infano eniras kulturon kaj lingvan universon. Kaj la nombro de fonemoj, kiujn li distingas kaj prononcas, reduktiĝas.

Perceptante la aliajn paroli, konsciante pri la vortoj, kiujn ili parolas kaj pri ilia voĉotembro, oni perceptas la vivon en ili. Plie, oni scias, ke ili estas vivaj ĉar oni rekonas ilian voĉon.

Difekto de la parol-sentumo povas okazigi diversajn problemojn:

  • Persono ripetas senĉese tion, kion li aŭdas, ne kapablas integri la parolon de la alia ĉar li ne ripozigas sian propran parolon. Helpo en tiu kazo estus stari senmove antaŭ spegulo kaj sin observi.
  • Disleksio en skribado, legado aŭ en parolado. Tiam utilas fari ekzercojn kun movoj; unu gesto por unu silabo.
  • Balbuto; persono elparolas kun haltetoj kaj ripetoj de la silaboj. Ankaŭ utilas ekzercoj kun po gesto aŭ paŝo por ĉiu silabo, aŭ spiraj ekzercoj. Kantado aŭ ĥore dirataj tekstoj helpas ankaŭ, ĉar la persono estas subtenata de la grupo kaj/aŭ de la melodio.
  • Muteco. Ĝi ofte venas de timo sin liveri al la mondo, sin malfermi. Tiam indas labori la mem-fidon kaj helpas esti en malgranda grupo.

La penso-sentumo[redakti | redakti fonton]

Per la senso de la aliula penso, oni ne nur konscias pri la senco de la vortoj pronconcitaj de la aliaj; de la unuopaj konceptoj. Sed oni komprenas tion, kion li celas diri, kaptas lian penson sendepende de la vortoj uzitaj. Tiel oni ne nur perceptas la vivon de la alia, sed ankaŭ lian psiĥon.

La penso-senso ne estas ĉiam aktiva. Por percepti la penson de alia persono, necesas silentigi siajn proprajn pensojn kaj sian juĝadon; necesas forgesi sin mem por doni sian atenton al la alia. Tion indas trajni kaj nomiĝas aktiva aŭskultado, aŭ empatio.

Malfaciloj rilatantaj kun tiu sentumo povas esti la jenaj:

  • Skizofrenio: Obsedaj pensoj malhelpas la penso-procezon.
  • Intelektaj deficitoj.
  • Afazio: Cerba funkcio de porolkapablo estante blokita oni malpli bone komprenas la parolon de la alia, kaj sekve ne povas kompreni liajn pensojn.
  • Hiperaktivo: Ĝi instigas mankon de atento kaj do perturbas aŭskulton.
  • Kiam persono ne prenas la tempon por aŭskulti, kiam li ne lasas la alian daŭrigi sian parolon kaj raportas ĉiujn pensojn al si.

Por silentigi siajn pensojn utilas konkretigi ilin per skribado aŭ desegnado. Tio ofte permesas distanciĝi de ili. Alia utila ekzerco estas retrospektivo : Oni nomas la eventojn de la tago (aŭ de la semajno...) en vico de nun al la pasinteco.

Por povi direkti sian konscion al la alia kaj ne plu al si mem, necesas unue esti bonfarta kaj "bone en sia haŭto".

La Mi-sentumo[redakti | redakti fonton]

La senso de la Mi de la alia estas la plej evoluita el la superaj (aŭ sociaj) sensoj. Tra ĝi oni konscias pri la Mi de siaj samsortanoj (la aliaj homoj), kaj povas "konturi", iel percepti; kompreni ties naturon.

La Mi estas esence malsociema, tamen ĝi konstruiĝas tra renkontiĝo kun la Mi de aliuloj, do en sociaj rilatoj. Oni estas senĉese en balancado inter preni la Mion de la alia en sin, kaj sin defendi de ĝi por konservi sian propran individuecon.

La Mio lasas spurojn en la korpo; umas ĝin. La signoj, kiuj ebligas percepti la Mion estas en la fizionomio de la observata persono, en lia teniĝo, liaj vizaĝaj esprimoj, en la kvalito de lia rigardo, lia maniero premi manon, en la stilo de lia parolado, la koloro de lia voĉo, la parolrapideco, la maniero prononci, ktp...

La Mi-sentumo evoluas kun la biografio. Por bebo jam temas pri rekoni kaj distingi personojn tra ilia rigardo, kaj poste observante la tutan vizaĝon. Per sperto pli aĝaj homoj povas percepti la temperamenton aŭ aliajn subtilajn kvalitojn ĉe la aliulo, tra la Mi-sentumo.

La senso de la aliula Mi estas intime ligita kun la propra Mi. Tial malfaciloj rilataj al tiu senso ankaŭ rilatas al la Mi :

  • Skizofrenio : La Mi estas subpremita, senfortigita de la psiĥa vivo.
  • Tro granda identigo al aliulo, por anoj de sekto ekzemple, kiam aparteneco al la grupo estas pli forta ol sia propra individueco.
  • Esti tenata en rolo, sen havi fleksiĝemon por ĝin ellasi.
  • Aŭtismo.
  • Mensa handikapo, en kiu persono ne distingas mi de vi; kiam li nomas sin mem "vi".
  • Ĉiu tendenso juĝi kaj kategorii homojn kiel "blanka/nigra", supera/malsupera, ktp.

Jen tio, kio povas helpi konstrui sian Mion, kaj tiel sian Mi-senson:

  • Revivi fundamentajn spertojn de la tuŝ-senso, kiuj kondukas al distingo inter vi kaj mi.
  • Trajni kritik-kapablon kaj memkritikon.
  • Ekzercoj en kiuj oni pripensas pri siaj pasintaj agoj.
  • Arta esprimo kiel teatro ebligas ekhavi rolojn kaj poste forlasi ilin.
  • Renkonto kun besto devigas uzi sian Mi por havi povon sur la psiĥa vivo de la besto, kaj devigas trajni respekton. (Ĉar beston kiel ĉevalo oni nepre respektu, se oni volas resti bonfarta)
  • Konstrui aliulemon, labori volontule.
  • Jogo, meditado, centriĝo...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

La parto de la artikolo pri la 12 sentumoj estas ĉefe verkita per propraj notoj skribitaj dum prelegoj de s-ro Jean Foin, en socia-pedagogia lernejo de Lausanne, Svislando.

Aliaj referencoj: