Sepúlveda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sepúlveda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 990  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 3° 45′ U (mapo)41.2973695-3.7493697Koordinatoj: 41° 18′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 009 m [+]
Areo 124 km² (12 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sepúlveda (Provinco Segovio)
Sepúlveda (Provinco Segovio)
DEC
Sepúlveda
Sepúlveda
Situo de Sepúlveda
Sepúlveda (Hispanio)
Sepúlveda (Hispanio)
DEC
Sepúlveda
Sepúlveda
Situo de Sepúlveda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sepúlveda [+]
vdr
Plaza Mayor de Sepúlveda.

Sepúlveda, municipo kaj urbo de la provinco Segovio, regiono de Kastilio-Leono, (Hispanio).

En ties teritorio troviĝas parto de la Natura Parko ''Hoces del Río Duratón'' kaj tie estas la Interpretejo Hoces del Duratón (ĉe la Preĝejo de Santiago) kie eblas vidi ĉion rilatan al la Natura Parko kaj kun Sepúlveda.

Kompono[redakti | redakti fonton]

La municipo enhavas la jenajn domarojn:

  • Aldehuelas de Sepúlveda (municipo sendependa ĝis 1857)[1]
  • Castrillo de Sepúlveda (municipo sendependa ĝis 10/03/1970)[1][2]
  • Consuegra de Murera (municipo sendependa ĝis 1857,[1] kaj apartenata al la municipo de Aldealcorvo ekde tiam ĝis 1973)[1][3]
  • Duratón (municipo sendependa ĝis 26/05/1970)[1][4]
  • Hinojosas del Cerro (municipo sendependa ĝis 10/03/1970)[1][2]
  • Perorrubio (municipo sendependa ĝis 10/03/1970)[1][2]
  • Sepúlveda, municipa ĉefurbo
  • Tanarro
  • Vellosillo (municipo sendependa ĝis 1857, kiam aliĝis al la iama municipo Perorrubio)[1]
  • Villar de Sobrepeña (municipo sendependa ĝis 16/07/1973)[1][5]
  • Villaseca (municipo sendependa ĝis 10/03/1970)[1][2]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sepúlveda situantas nordoriente de la provinco Segovio. Estas je 55 km de Segovia, je 137 km de Burgos, je 119 de Madrido (laŭ la A-1) kaj je 115 de Valladolid.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Sepúlveda havas ĉirkaŭ 1300 loĝantojn kaj duoble somere. La plej parto dediĉas sin al turismo kaj al gastigado; el kuirarto elstaras la rostita ŝafo.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la 11-a jarcento datiĝas la fama foruo de Sepulvedo, kiu validis ne nur por la municipo sed por la tuta komarko de 37 aliaj municipoj.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis venko kontraŭ la trupoj de Napoleono. En la areo agadis fama gerilano Empecinado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 http://www.seap.minhap.gob.es/dms/es/publicaciones/centro_de_publicaciones_de_la_sgt/Monografias0/parrafo/011113/text_es_files/Variaciones-INTERNET.pdf Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Variaciones de los municipios de España desde 1842. Ministerio de Administraciones Públicas, 8 de februaro de 2013
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 http://www.boe.es/boe/dias/1970/03/10/pdfs/A03902-03902.pdf Dekreto 601/1970, de 26-a de februaro, Boletín Oficial del Estado, 9-a de februaro de 2013
  3. http://www.boe.es/boe/dias/1973/06/16/pdfs/A12289-12289.pdf Dekreto 1243/1973, de 7-a de junio, Boletín Oficial del Estado, 9-a de februaro de 2013
  4. http://www.boe.es/boe/dias/1970/05/26/pdfs/A08190-08190.pdf Dekreto 1431/1970, de 8-a de majo, Boletín Oficial del Estado, 9-a de februaro de 2013
  5. http://www.boe.es/boe/dias/1970/03/10/pdfs/A03902-03902.pdf Dekreto 1581/1973, de 22-a de junio, Boletín Oficial del Estado, 9-a de februaro de 2013