Sep infantoj Lara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo de Suso, kaj la supozataj sarkofagoj de la legendaj sep infantoj Lara.

La Sep infantoj Lara aŭ en hispana Los siete infantes de Lara (aŭ de Salas) estas legendo de mezepoka Hispanio konata el tekstoj konservitaj en mezepokaj kronikoj, kies atestilo plej antikva estas en la ampleksigita versio de la Estoria de España komponita dum la reĝado de Sanĉo la 4-a de Kastilio, antaŭ 1289, poste eldonita de Ramón Menéndez Pidal laŭ la nomo de Primera Crónica General (unua ĝenerala kroniko).[1] el la rakonto de la kronikoj Ramón Menéndez Pidal trovis spurojn de la ekzisto de antikva cantar de gesta malaperinta kiun rekonstruis parte kaj datigis ĉirkaŭ la jaro 1000, kaj kiu estus, kun la Cantar de mio Cid kaj la Poemo de Fernán González, unu el la plej gravaj ĝestoj de la kastililingva literaturo kaj plej praa ekzemplo de hispana epiko. La tradicio prilaboris la legendon ankaŭ en la romancaro.

La Sep infantoj Lara de Lara estis filoj de Gonzalo Gustioz (aŭ Gustios) kaj Sancha Velázquez, plej konata kiel «Doña Sancha». La historio prezentas familian kverelon inter la familio de Lara kaj la familio de Ruy Velázquez kaj ties fratino Doña Sancha. La temo plej elstara estas la venĝo, ĉefa motoro de la agado.

La legendo

Laŭ la versio de la Estoria de España, kiu eble derivas el ĝesto komponita ĉirkaŭ 990, dum nupto inter Doña Lambra — ano de Bureba — kaj Rodrigo Velázquez de Lara, plej konata kiel Ruy Velázquez, kaj ankaŭ Roy Blásquez — frato de Doña Sancha, patrino de la infanteoj —, kontraŭstaras la familianoj de la edzino kun tiuj de Lara. Pro la kverelo mortiiĝas Álvar Sánchez, kuzo de Doña Lambra, fare de Gonzalo González, la plej juna de la sep infantoj de Lara.

Almansur montras la kapojn de la sep infantoj al ilia patro Gonzalo Gustioz. Gravuraĵo de Otto Venius, de la 17a jarcento.

Poste Gonzalo González estis vidata duonnuda de Doña Lambra dum li baniĝas, okazintajo kiun Doña Lambra konsideras seksa provoko kaj nepardoninda ofendo. Doña Lambra, profitas tion por venĝi la morton de ŝia kuzo Álvar Sánchez, kaj reagas per alia ofendo ordonante al sia servisto makuli Gonzalo González per kukumo plena aŭ makulita je sango kaj forpeli lin, antaŭ la moka rido de ŝiaj fratoj. Gonzalo reagas mortigante la serviston de Doña Lambra, kiu estis rifuĝinta ĉe la protekto de la mantelo de ŝia damo, kiu estas same makulita je sango.

Tiuj okazintaĵoj provokas venĝemon de Doña Lambra. Lia edzo, Ruy Velázquez, ideas planon laŭ kiu Gonzalo Gustioz, senjoro de la enklavo de Salas, estis sendita al Almansur portanta leteron kies enhavo petas mortigon de la portinto de la letero. La patro de la infantoj malkonas la enhavon de la letero ĉar ĝi estas skribita en araba. Almansur piiĝas je Gonzalo Gustioz kaj nur enprizonigas lin, kiu siavice ricevas apogon (seksa rilato) de la fratino de la propra Almansur. De ambaŭ naskiĝas filo nome Mudarra, kiu poste estos adoptita de Sancha Velázquez. Tiu bastardo, venĝos, mortigante Ruy Velázquez, la murdon faritan al liaj duonfratoj, ĉar la sep infantoj de Lara estis suferintaj embuskon antaŭ islamaj trupoj kaj sunkapigitaj, kies kapoj estis poste senditaj al la islama ĉefurbo Kordovo laŭ ordonoj de la onklo Ruy Velázquez. Tie la kapoj estos dolore rigardataj de ilia patro Gonzalo Gustioz per unu el la doloroj plej emociaj de la tuta kastilia epiko.[2]

Notoj

  1. Carlos Alvar kaj Manuel Alvar (1997), paĝo 175.
  2. Carlos Alvar kaj Manuel Alvar (1997), paĝoj 175-176.