Sep jaroj en Tibeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sep jaroj en Tibeto
Originala titolo Seven years in Tibet
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1997
Daŭro 139 minutoj
Kameraado Q978222
Reĝisoro(j) Jean-Jacques Annaud
Produktisto(j) Produktisto
Scenaro Becky Johnston
Laŭ la verko de "Sieben Jahre in Tibet", aŭtobiografio de Heinrich Harrer
Muziko John Williams
Ĉefrolantoj * Brad Pitt: Heinrich Harrer
  • David Thewlis: Peter Aufschnaiter (montogrimpista kolego)
  • Bradley Darryl Wong: Ngabo Ngawang Jigme
  • Danny Denzongpa: reganto
  • Ingeborga Dapkūnaitė: Ingrid Harrer (edzino de Heinrich)
  • Jamyang Jamtsho Wangchuk: Dalai-Lamao (14-jara)
  • Sonam Wangchuk: Dalai-Lamao (8-jara)
  • Dorjee Tsering: Dalai-Lamao (4-jara)
  • Lhakpa Tsamchoe
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Sep jaroj en Tibetoangle "Seven years in Tibet" – estas kineja filmo de la reĝisoro Jean-Jacques Annaud, kiu baziĝas sur la origine germanlingva aŭtobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de Heinrich Harrer.

La romano ĉefe fokusigas la vivstilon de la izolite vivantaj tibetanoj kaj la politikaj tensioj dum la Dua Mondmilito kaj la sekva minaco kaj realigo pri la ĉina armea invado de Tibeto, la filmo nur iom kaj pli ĝenerale traktas tion. Anstataŭe multe da tempo uzatas por scenoj, kiuj ne estas troveblaj en la libro, inter alie scenoj de Heinrich Harrer kun sia filo, kiu naskiĝas dum la sepjara forestado de la patro kaj kiu do nur malfrue kaj hezite alproksimiĝas al li. Tamen ĝenerale la filmo bone kaptas la etosojn de nazia Aŭstrio de la jarto 1938, de Barato regata de la brita armeo, de Tibeto tradicieme budhisma kaj izolita de la cetera mondo kaj de la armeo de la komunisma Popola Respubliko Ĉinio ekspansianta senskrupule.

Enhavo de la filmo[redakti | redakti fonton]

Heinrich Harrer, tre egocentra aŭstra montogrimpisto veturas al ekspedicio en la montaro Himalajo, por grimpe konkeri la monton Nanga Parbat, kvankam lia juna edzino estas graveda de li, maltrankviliĝas pri la politika situacio kaj tre kontraŭas lian forveturon – Aŭstrio ĵus "aliĝis" al Nazia Germanio kaj senteblas la agresema etoso de proksimiĝanta granda milito. Alveninte en Barato kaj komencinte la ekspedicion, la Dua Mondmilito komenciĝas kaj la teamo de montogrimpistoj iĝas militkaptitoj de la brita armeo kontrolanta Baraton. En la militkaptitejo li ricevas leteron de la edzino, kiu petas lian konsenton pri divorco, ĉar ŝi ne eltenas havi edzon neĉeestantan, por kiu la familio evidente ne ŝajnas la plej grava vivocelo.

Heinrich Harrer sukcesas fuĝi el la militkaptitejo kune kun iuj kunteamanoj, tuj disiĝas kaj sole ekvojas, sed fine tamen grumblante rekuniĝas kun sia kolego Peter Aufschnaiter kaj kun li atingas Tibeton, landon tute izolitan de la cetera mondo, mediteman kaj tradicieme budhisman. Tie li verkas pri mapo de la ĉefurbo Lasao kaj ekverkas leterojn al sia al li tute nekonata filo Rolf, kiu kreskas en familio de la patrino kaj ties nova edzo, kiu plenumas la patran rolon. La kolega montogrimpisto dume edziĝas al tibeta virino.

Heinrich Harrer invitiĝas de la 14-a Dalai-Lamao al aŭdienco kaj amikiĝas kun la infana reganto de Tibeto. Laŭ la deziro de la juna Dalai-Lamao li instruas al li ĉion, kion li scias pri la mondo ekster Tibeto.

Post la fino de la Dua Mondmilito, konsciante pri la planoj de la komunisma ĉina armeo invadi Tibeton, Heinrich Harrer planas reveturi al Aŭstrio, sed tiam ricevas leteron de la filo, en kiu tiu neas esti la filo de Heinrich kaj subskribas per la familia nomo de la nova edzo de Ingrid. Heinrich Harrer devas konscii, ke ĉiuj personaj ligiloj al sia familio en Eŭropo estas detruitaj, kaj decidas resti en Tibeto.

Dum la jaro 1950 Tibeto konkeriĝas fare de la komunisma ĉina armeo. Heinrich Harrer plu restas, ĝis la Dalai-Lamao definitive estas proklamita la religia kaj politika gvidanto de la – laŭ Popola Respubliko Ĉinio ne plu ekzistanta – ŝtato Tibeto, kaj nur tiam forlasas Tibeton rezulte al la premoj de la Dalai-Lamao, kiu kuraĝigas lin tamen reserĉi la kontakton al la filo.

Reago de Popola Respubliko Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la filmo, kiu samkiel la baza romano klare montris simpation por la popolo de tibetanoj kaj kritikon pri la ĉina armea invado de Tibeto, la reĝisoro Jean-Jacques Annaud, sed ankaŭ la aktoroj Brad Pitt, David Thewlis kaj Jamyang Jamtsho Wangchuk estis kondamnita de la registaro de la komunista Popola Respubliko Ĉinio dumvive ne rajti vojaĝi al Ĉinio.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • La komponisto John Williams por la filma muziko estis nomumita por la premioj Golden Globe kaj Grammy Award. La filmo mem ricevis la premion pri paco de la anglalingva Political Film Society ("societo pri la politika filmo"), kaj krome ricevis plurajn pliajn premiojn en diversaj ŝtatoj.

Filmado[redakti | redakti fonton]

La filmo aparte produktiĝis en la nordo de Argentino, en Uspallata norde de la urbo Mendoza. Tie en plurmonata preparo konstruiĝis la sankta tibeta ĉefurbo Lasao kaj multaj tibetaj monaĥoj aviadile estis transportigitaj de Barato al Sudameriko. Same tradiciaj tibetaj nutraĵoj kaj kuiristoj estis transportitaj al Uspallata, por kontribui krei aŭtentikan tibetan etoson por la aktoroj. La stacidomo, kiu en la filmo prezentis la per multaj naziaj flagoj dekoritan ĉefstacidomon de la aŭstra urbo Graz, kie Heinrich Harrer ĝisas de sia juna edzino, verdire estas la stacidomo de La Plata, urbo sude de Bonaero.

Dua filma teamo estis en Tibeto, por laŭaserte fari dokumentan filmon. La scenoj filmitaj de tiu teamo estis diversloke enplektitaj en la filmon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]