Sepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Sepalo estas ĉiu el la florfolioj, ordinare verdaj, kiuj estas eroj de kaliko[1] (el la latina calyx), la ekstera parto de floro protektanta la internajn partojn, ĉefe dum la florkreskado.

La sepaloj similas al folietoj, kaj estas plejofte verdaj. Kelkfoje, ili similas al la pateloj, forme kaj kolore, oni tiam nomas ilin petalformaj sepaloj. Tio ofte okazas ĉe la dukotiledonaj angiospermoj.

La sepaloj povas esti apartaj (kiel ĉe la ranunkolo) aŭ pli malpli kunaj (kiel ĉe la primolo).

La vivtempo de la sepalaro estas varia. Ĝenerale, ĝi falas tuj post la floriĝfino. Sed ĝi povas stari baze de la frukto, aŭ eĉ grandiĝi post la fekundiĝo.

Kelkfoje, estas krome sepaletaro, kies sepaletoj alternas kun la sepaloj. Tio okazas ekzemple ĉe la frago.

Pseŭdosepalaro estas foliaro, kiu similas al ekstera kaliko ĉe kelkaj familioj kiel, ekzemple, la apiacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita vortaro 2002, p. 514