Sepangula nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sepangula nombro estas figuriga nombro kiu prezentas seplateron. La n-a sepangula nombro estas donita per la formulo

n(5n - 3)/2.

La unuaj kelkaj sepangulaj nombroj estas: 1, 7, 18, 34, 55, 81, 112, 148, 189, 235, 286, 342, 403, 469, 540, 616, 697, 783, 874, 970

La pareco de sepangulaj nombroj sekvas la ŝablonon: nepara-nepara-para-para. Simile al kvadrataj nombroj, la cifereca radiko en bazo 10 de sepangula nombro povas nur esti 1, 4, 7 aŭ 9.

Sepangula nombro multiplikita je 5 kaj plus 1 egalas al triangula nombro.