Sepdek disĉiploj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ikono pri la Sepdek du Apostoloj.

La Sepdek DisĉiplojSepdek du Apostoloj (konata en la orienta kristana tradicio kiel la Sepdek du Apostoloj) estis la misiistoj de Jesuo meciitaj en la Evangelio laŭ Luko 10: 1-24. Laŭ Luko, la nura evangelio en kiu ili aperas, Jesuo nomumis ilin kaj sendis ilin eksteren en paroj kun specifa misio kiu detale aperas en la teksto. En okcidenta kristanismo, ili estas kutime nomataj Diŝĉiploj. Uzante la originajn grekajn vortojn, ambaŭ titoloj priskribas ilin.

Tiu estas la nura mencio de la grupo en la Biblio. La nombro estas sepdek en aleksandriaj manuskriptoj (kiel ekzemple Sinaja Kodekso) kaj Cezaraj tekstotradicioj sed sepdek du en la plej multaj aliaj aleksandriaj kaj okcidentaj tekstoj. Ĝi povas veni de la 70 nacioj de Genezo aŭ la multaj aliaj 70 en la Biblio, aŭ la 72 tradukistoj de la Septuaginto de la Letero de Aristeas. En tradukado de la Vulgato, Hieronimo selektis la legadon de sepdek du.

La Evangelio laŭ Luko ne estas la sola inter la sinoptikaj evangelioj kiu enhavas multajn epizodojn en kiu Jesuo sendas siajn anojn al misioj. La Kvorumo de Sepdek de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas bazita sur tiu teksto.