Sepkorda gitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sepkorda koncertgitaro, kian uzas ekzemple la brazila ĉoro.

Sepkorda gitaro estas gitaro kun sep anstataŭ la kutimaj ses kordoj. Tiaj gitaroj ekzistas ne tiom vaste kiel la seskorda variaĵoj, tamen malplimulto de gitaristoj uzas ĝin ekde pli ol 150 jaroj. Kelkaj tipoj de ĉi tiu instrumento estas specifaj por certaj kulturoj, ekzemple la rusabrazila sepkordaj gitaroj.

En la estanteco oni uzas sepkordajn gitarojn ankaŭ kiel elektrajn gitarojn precipe en metalrokaj bandoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la renesanca epoko gitaro ĝenerale havas kvar kordoparojn. En la barokmuziko ĝi havis kvin kordoparojn, kaj la muzikistoj uzis grandan variaĵon da agordoj. Dum la 18-a jarcento disvastiĝis gitaroj kun ses kordoparoj, kaj post 1800 la nuna versio kun ses unuopaj kordojn normiĝis. Tiu ĉi evoluo bildigas la strebadon de la gitaristoj, pligrandigi la tonamplekson de siaj instrumentoj. La sepkorda gitaro estas plua rezulto de ĉi tiu deziro kaj estas en uzo ekde 150 jaroj. La franca gitaristo Napoléon Coste komponis kelkajn verkojn por sepkorda gitaro, kies sepa kordo estas libere svinganta kordo agordata je D, foje ankaŭ je C.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Kromajn kordojn kutime oni aldonas, por etendigi la tonamplekson de la moderna seskorda gitaro per kelkaj bas-tonoj. Tiujn ĉi kordojn oni ĝenerale muntas laŭ du specoj: La unua kaj plej vasta speco estas la plilarĝigo de la prentabulo, tiel ke oni povas dampi la libere svingan baskordon per la maldekstra mano. La dua metodo estas, lasi la prentabulon senŝanĝe kaj anstataŭe munti kordojn proksime de la ekzistaj baskordoj libere de la prentabulo, same kiel ekzemple la kordojn de teorbo. Tiuj ne preneblaj baskordoj historie nomiĝas bordunkordoj.

La rusa gitaro[redakti | redakti fonton]

La klasika kaj akustika sepkorda gitaro atingis Rusujon komence de la 19-a jarcento, plej verŝajne kiel pluevoluaĵo de kobza (tradicia ukraina liuto) aŭ de baroka liuto. En Rusujo ĝi nomiĝas semistrunnaya gitara (семиструнная гитара) aŭ pli simple semistrunka (семиструнка).

Ĝian inventon oni atribuas al Andrej Siĥra, kiu verkis pli ol mil komponaĵojn, el kiuj sepdek kvin en la 1840-aj kaj en la 1880-aj jaroj republikiĝis. Kelkaj el ili estis prepublikataj en 1926 en la sovetia epoko.

Tiu ĉi gitartipo nomiĝas rusa gitaro, ĉar oni ludis ĝin origine en Rusujo kaj poste en la Sovetunio. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi estis tie pli vaste konata ol la kutima seskorda gitaro, estas tamen ekde tiam malaperinta kaj nun nur malfacile trovebla.

Oni ludas la rusan gitaron tradicie sen plektro. Anstataŭe oni plukas aŭ frapas la kordojn perfingre. Ĝi estas agordata laŭ tritoj, male al la hispana gitaro, al malferma akordo G-maĵora (D, G, B, d, g, b, d’).

La brazila sepkorda gitaro[redakti | redakti fonton]

La brazila sepkorda gitaro estas akustika gitaro, uzata ĉefe en ĉora kaj samba muziko. Ĝia origino en Brazilo ne estas klare klarigita. La enkondukon de ĉi tiu instrumento en la ĉoron de la 1930-aj jaroj oni kutime atribuas al gitaristo Artur de Souza Nascimento (1886-1957)[1], kiu aldonis al seskorda gitaro malaltsonan C-kordon. Aparta akompanteĥniko kiel la stilo de "baixaria"-kontrapunkto dum la 20-a jarcento estis disvolvata kaj plibonigata, aparte de "Dino 7 Cordas" kaj "Raphael Rabello". Luiz Otávio Braga ludas kiel gitaristo kaj ankaŭ kiel muzikinstruisto gravan rolon[2] por la brazila sepkorda gitaro. La gitarvirtuozo Yamandu Costa ekde kelka tempo kontribuas multan al la populareco de la instrumento.

La sepkorda brazila gitaro estas kutime agordata kiel klasika gitaro, nur kun kroma malalta C sub la malalta E-kordo (C-E-A-D-G-b-e), kelkaj muzikistoj tamen agordas la C pli maltalten sur kontraŭ-B, tiel ke ili havas la saman agordon kiel elektra gitaro (B1-E-A-D-G-b-e).

La sepkorda elektra gitaro[redakti | redakti fonton]

Sepkorda elektra gitaro

Kavakorpaj kaj duonresonaj elektraj gitaroj[redakti | redakti fonton]

En Usono dum la 1930-aj jaroj ĵaza gitaristo George Van Eps havis sepkordan gitaron. Tiu ĉi estis fakte normala elektra gitaro kun aldona baskordo, kutime agordata je A'. Multaj ĵazgitaristoj post Van Eps komencis uzi sepkordajn gitarojn. La unuaj sepkordaj elektraj gitaroj estis kavakorpaj aŭ duon-kavakorpaj instrumentoj, tiel ke la gitaro havis centran resonkorpon aŭ centran blokon kun unuopaj resonkameroj ĉe la flankoj.

La sepkorda masivkorpa elektra gitaro[redakti | redakti fonton]

La unuan sepkordan masivkorpan elektran gitaron komerce produktis en 1990 la firmao Ibanez. Gitaristo Steve Vai interesiĝis pri la eblecoj de kroma kordo, komence eksperimentis per alta kordo a', poste li aldonis malaltan B (B1-E-A-D-G-b-e). En la fruaj 1990-aj jaroj kelkaj metalrokaj gitaristoj ekuzis la sepkordan elektran gitaron (ekzemple Trey Azagthoth kaj Erik Rutan de la bando Morbid Angel). Ili vidis en la instrumento la eblecon, ludi malaltajn ripetfrazojn sen transagordi, sed samtempe povi ludi ankaŭ tonojn en la kutima tonamplekso.

En la ĵaza kampo multaj gitaristoj uzas sepkordajn instrumentojn kun kroma kordo A'.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamara Elena Livingston-Isenhour, Thomas George Caracas Garcia: Choro: A Social History of a Brazilian Popular Music. Indiana University Press, Bloomington 2005, ISBN 978-0-253-21752-3. p. 89 s.
  2. Luiz Otávio Braga: O violão de 7 cordas, teoria e prática. Lumiar Editora, Rio de Janeiro 2002, ISBN 85-85426-84-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]