Septeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Septeto (de la latina septem: „sep“) estas muzikaĵo komponita por ensemblo el sep muzikistoj. Muzika ensemblo el sep muzikistoj nomiĝas sepopo.

Ne elformiĝis forta okupado-tradicion aŭ genro, sed la septeto de Ludwig van Beethoven por klarneto, korno, fagoto kaj kvar arĉinstrumentoj treege influis la komponistojn liageneraciajn kaj finfine ankaŭ instigis Franciskon Schubert al ties okteto.

Ankaŭ en la plej multaj aliaj septetoj kvaropo el kvar plejparte diversaj arĉinstrumentoj renkontas blovinstrumentan triopon; ofte tamen unu el ĉi tiuj instrumentoj estas anstataŭata per klavarinstrumento. Komponistoj de Nova Muziko (ekzemple John Cage kaj Morton Feldman) preferas ankaŭ kelkajn tute nekutimajn, ŝajne malegalajn instrumentajn kombinaĵojn.

Verkselekto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj malsamaj instrumentadoj por septetoj. Jen diversaj instrumentadotipoj:

Instrumentaro laŭ la modelo de Beethoven
  • Ludwig van Beethoven: Septeto E♭-Dur op. 20 por klarneto, fagoto kaj korno, violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso
  • Conradin Kreutzer: Septeto E♭-Dur op. 62 por klarneto, fagoto kaj korno, violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso
  • Franz Berwald: Septeto B♭-Dur (1828) por klarneto, fagoto kaj korno, violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso
  • Max Bruch: Septeto op. posth. por klarneto, fagoto kaj korno, 2 violonoj, violonĉelo, kontrabaso
Nura arĉinstrumentaro
  • Rudi Stephan: Muziko por 7 kordinstrumentoj
  • Richard Strauss: Metamorfozoj, rekonstruita praversio por du violonoj, du vjoloj, du violonĉeloj kaj kontrabaso
Nura blovinstrumentaro
  • Paul Hindemith: Septeto por blovinstrumentistoj (1948) por fluto, hobojo, klarneto, basklarneto, fagoto, korno, trumpeto
Arĉinstrumenta kaj blovinstrumenta grupoj kun klavarinstrumento aŭ harpo
  • Camille Saint-Saëns: Septeto por trumpeto, piano, du violonoj, vjolo, violonĉelo, kontrabaso
  • Maurice Ravel: Enkonduko kaj alegro por harpo, fluto, klarneto kaj arĉkvaropo
  • Charles Koechlin: Sonato por 7 op. 221 por hobojo, fluto, harpo kaj arĉkvaropo op. 221
  • Hanns Eisler: 1-a suito por septeto op. 92a kaj 2-a septeto „Circus“, ambaŭ por fluto, hobojo, harpo aŭ klaviceno kaj arĉkvaropo
  • Igor Stravinskij: Septeto (1953) por klarneto, korno, fagoto, violono, vjolo, violonĉelo kaj piano
  • John Cage: Sep (1988) por fluto, klarneto, frapinstrumentaro, violono, vjolo, violonĉelo kaj piano
Aliaj kombinaĵoj
  • Wolfgang Amadeus Mozart: Divertimento n-ro 11, KV 251 („Nannerl-Septeto“) por hobojo, 2 violonoj, vjolo, kontrabaso, 2 kornoj
  • Morton Feldman: La Magelana markolo por fluto, korno, trumpeto, elektra gitaro, harpo, piano, kontrabaso
  • John Cage: Sep2 (1990) por basfluto, basklarneto, bastrombono, du frapinstrumentaroj, violonĉelo kaj kontrabaso