Sequoyah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sequoyah (George GUESS)

George GUESS [ĝorĝ ges], pli bone konata per (angligo de) lia indiana nomo Sequoyah [sekoja], estis ano de la Ĉeroka komunumo en hodiaŭa Arkansaso kaj fama inventinto de la Ĉeroka skribo. Li naskiĝis en 1767. Laŭdire lia patro estis eŭropida komercisto. Tamen Sequoyah neniam lernis alian lingvon ol sian denaskan Ĉerokan. Kiel juna viro li fariĝis komerca arĝentoforĝisto, profesio kiu instigis lin ekkrei ian sistemon por registri la ŝuldojn de siaj diversaj klientoj. Dekomence li portretetis ĉiun personon, apudmetante cirklojn kaj liniojn por reprezenti diversajn monsumojn. Sed tiu sistemo tro komplikis, kaj ĉirkaŭ la jaro 1810 venis al Sequoyah en la kapo ideo konstrui propran skribsistemon por la Ĉeroka.

Jam delonge li mire rigardis la skribaĵojn de la blankhaŭtuloj kaj kiel tiuj efektivege kapablis interkomuniki per siaj "parolantaj folioj". Kial la Ĉerokoj ne faru same? Do, Sequoyah eklaboris pri sia granda projekto, kiu estis des pli obstakla ĉar mankis al li eĉ bazaj akademiaj scioj. Li unue denove desegnis bildetojn, sed tio pruviĝis esti tro fortoĉerpa afero. Poste li komencis inventi po unu signo por ĉiu vorto de la lingvo, sed post kreo de miloj da ideogramoj sen atingi finon, li nepluis. Finfine leginepova Sequoayh memstare venis al la konkludo, ke ĉiujn vortojn estigas malgranda nombro da silaboj. Inspirate de anglalingva aboco donita al li de instruisto, li ekkreadis 200 malsamajn simboletojn, kiuj poste reduktiĝis al 85 - sufiĉe por skribi la silabojn de la Ĉeroka, kiuj ĉiuj havas strukturon konsonanto + vokalo. Kelkajn signojn li hazarde kopiis el latinaj literoj, ekzemple D iĝis silabo [a], b silabo [si]. La cifero 4 iĝis silabo [se]. Aliajn signojn li faris per iele (ekzemple per trastrekoj ks.) modifitaj formoj el latina alfabeto, dum aliaj estis tute liaj personaj inventaĵoj.

La silabaro de Sequoyah pretis kaj publikiĝis en 1821. Post nelonga tempodaŭro preskaŭ ĉiuj Ĉerokoj ekregis la novan sistemon. Oni aĉetis presilon, faris metalajn stampiletojn, kaj subite ekaperadis kaj gazetoj kaj libroj ĉerokalingvaj.

Sequoyah gajnis pro sia laboro honormedalon, kiun li ĉiam portis. Dum sia maljunaĝo li ankaŭ agadis kiel politikisto, speciale priokupata pri la unuiĝo de malsamaj klanoj Ĉerokaj.

Sequoyah mortis en 1843 kiel honorita membro de sia socio. Onidire li senrevene ekspediciintis al Meksiko por retrovi elmigrintajn Ĉerokojn.

La du specioj de la arbo sekvojo ricevis lian nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]