Serĝo la 2-a
El Vikipedio
| Serĝo la 2-a | |
|---|---|
| Naskonomo | Sergius |
| Komenco de pontifiko | Januaro 844 |
| Fino de pontifiko | 24-a de januaro 847 |
| Antaŭulo | Gregorio la 4-a |
| Sekvanto | Leono la 4-a |
| Dato de naskiĝo | ??? |
| Loko de naskiĝo | Romo |
| Dato de morto | 24-a de januaro 847 |
| Loko de morto | ??? |
Serĝo la 2-a (latine: Sergius II ; naskiĝis je nekonata dato en Romo; mortis la 24-an de januaro 847) estis papo ekde 844 ĝis sia morto en 847.
Serĝo estis roma civitano, el nobela familio, al kiu apartenis tri papoj. Paskalo la 1-a nomumis lin kardinalo, kaj la papo Gregorio la 4-a arkipastro.
Dum lia papperiodo, araboj atakis Sicilion kaj la sudon de Italion en 846. Iom antaŭ sia morto, li travivis gravan atakon de la araboj al Romo. La baziliko de Sankta Petro kaj la preĝejo Sankta Paŭlo antaŭ la muroj estis grave damaĝitaj kaj nur la rezistanco de la loĝantoj malhelpis la atakintojn detrui la urbon.
La korpo de Serĝo estis entombigita en la baziliko Sankta Petro.
