Serafín Estébanez Calderón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Serafín Estébanez Calderón konita pseŭdonimo kiel "El Solitario" (la solulo) (Malago, 27-a de decembro de 1799 - Madrido, 15-a de februaro de 1867) estis verkisto ĝenrisma, flamenkologo, poeto, pritaŭrludada kritikisto, historiisto, arabisto kaj politikisto hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Francisco Estébanez kaj de María Calderón, nome nur mezriĉa familio. Loĝis en Malago dum infanaĝo kaj junaĝo sed, kiam mortiĝis liaj gepatroj, dum li estis juna, li estis adoptita de onkloj kiuj edukigis lin en lerenjo de Antonio Recalde, kiu klinigis lin certe al beletroj; tie li amikiĝis kun Andrés Borrego kaj Antonio de Miguel. Li iris al Granado por studi juron kaj beletrojn kaj, tre juna ankoraŭ, en 1819, akiris la profesorecon de greka tie. En 1822 li iĝis advokato en Malago kaj poste profesoro de Retoriko de la Seminario de tiu sama urbo. Identigita kun liberalismo, li devis rifuĝiĝi en Ĝibraltaro en 1824 kiam invadis Hispanion la Cent Mil Filoj de Sankta Ludoviko; li revenis en 1825 al Hispanio kaj iĝis advokato en Granado kaj en Malago. En 1830 iris al Madrido kaj ekverkis per la pseŭdonimo El Solitario en acecho (gvatanta solulo), kiu poste mallongigos en El Solitario (la solulo), siajn kunlaborojn en Correo Literario y Mercantil; liaj liberalaj sintenoj estis jam tre moderaj kaj pli kaj pli malaperis.

Publikigis kelkajn poeziojn per la pseŭdonimo de E. Sefinaris kiujn li kolektis en Poesías (1831). En julio de 1831 li fondis kun Ramón Mesonero Romanos la literaturan revuon Cartas Españolas, kie li publikigis nombrajn poemojn, ĝenrismajn skizojn kaj bibliografiajn reviziojn. En februaro de 1833 Estébanez estis nomumita redaktoro de la Boletín kiun eldonis la Junta de Comercio (komercistaro) kaj la 17an de novembro samjare la ministro de infrastrukturo, Francisco Javier de Burgos, nomumis lin ĉefredaktoro kaj direktoro de la Diario de la Administración kaj mendis al li traduki la Principios de Administración de Charles Jean Bonnin. En 1834 la generalo Zarco del Valle nomumis altrangan funkciulon de la Norda Armeo kaj partoprenis en luktoj de la Unua Karlisma Milito, formante parton de la armeo de Rodil kaj poste al tiu de Fernández de Córdova, kaj li ricevis honorajn medalojn. En decembro de 1835 estis nomumita altranga funkciulo de Logroño kaj eklernis la araban, laŭ lia leteraro kun Pascual Gayangos. En 1837 li iĝis profesoro de araba de la Ateneo de Madrido, sed poste li ricevis altrangan postenon en Kadizo kaj poste de Sevilo en 1838. Li publikigis kelkajn poemojn en El Observatorio Pintoresco, revuo kie li kunlaboris kun sia amiko Luis de Usoz, kiu eldonis kolekton de noveloj estre de tiu, kie li publikigis novelon Cristianos y moriscos (1838), ene de la stetiko de Romantismo. Samjare li fondis en Sevilo la Muzeon de Pentrarto kaj Skulptarto kaj la Provincan Bibliotekon. La 23an de januaro de 1839 li edziĝis kun la malaga Matilde Livermore y Salas, kiu inspiris lian ampoezion postan; el ŝi li havis filon, Serafín, tiu sama jaro; tiu edziĝo helpis lian politikan karieron, ĉar tra sia edzino li parenciĝis al fama financisto José de Salamanca, kaj ekde tiam li estis deputito de kaj membro de la Real Academia de la Historia, ministro, ŝtata konsilisto kaj senatano. La 21an de aŭgusto de 1856 mortiĝis lia edzino. Li iĝis Reĝa Konsilisto novembre de 1856 kaj Ŝtata Konsilisto post tri jaroj. Li mortiĝis la 15an de februaro de 1867. Post lia morto lia privata biblioteko, unu el plej valoraj de tiu epoko, pasis al Ŝtato kaj en 1873 al la Nacia Biblioteko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto, li estis ĉefa reprezentanto de la andaluza ĝenrismo. Kiel ĵurnalisto, dediĉis al la pritaŭrludita kritiko, kiun faris ĉefe en El Correo Nacional kaj en El Espectador. Li kontribuis ankaŭ per la artikolo "La feria de Mairena" (pri foiro) al La España Artística y Monumental kaj per "La celestina" al Los españoles pintados por sí mismos. Lia stilo estas tre prilaborita, pre longaj konstruoj kaj tre ampleksa kaj elektita vortotrezoro, rilate al la konstanta legado de klasikuloj. Li estas ankaŭ bona observanto detala de la realo. En sia majstroverko, Escenas Andaluzas (andaluzaj scenoj, 1846), defendas kutimaron kaj tipojn siaterajn, foje tro stereotipa. Gravas infomrmo pri unuaj dokumentitaj kantistoj de flamenko nome Fillo kaj Planeta, tiele ke oni povas konsideri Estébanez ankaŭ kiel unu el unuaj flamenkologoj. Li verkis ankaŭ militistan historion Historia de la infantería española. El lia epoko de militisto dum la Unua Karlisma Milito estas la poemo "La golondrina" (la hirundo), versoj pri batalo inter regula armeo kaj gerilo.

Oni konas multajn informojn biografiajn pri li danke al la biografio realigita de sia nevo, la fama ĵurnalisto kaj politikisto Antonio Cánovas del Castillo, unua ĉefministro de la reĝo Alfonso la 12-a, laŭ la titolo El Solitario y su tiempo. Biografía de D. Serafín Estebanez Calderón (Madrid, 1883, 2 vols.), biografio reviziita kaj ampleksigita en 1955 de Jorge Campos laŭ titolo Vida y obra de D. Serafín Estébanez Calderón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).
  • ESTÉBANEZ CALDERÓN, Serafín: Escenas andaluzas. Ed. de 1883 de Antonio Pérez Dubrull; Madrid.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]