Serafimo de Sarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ikono pri Serafimo de Sarov

La sankta Serafimo de Sarov (ruse Серафи́м Саро́вский [Serafím Saróvskij], naskiĝis la 19-an de julio 1759 laŭ julia kalendaro, la 30-an de julio laŭ gregoria kalendaro en Kursk, mortis la 2-an de januaro 1833 laŭ julia respektive 14-an de januaro laŭ gregoria kalendaro en Sarov, naskonomo Proĥor Moŝnin (прохор мошнин), estas unu el la plej famaj rusaj monaĥoj kaj mistikuloj en la Ortodoksismo. Li estas ĝenerale konsiderata la plej elstara el la ortodoksaj saĝaj aĝuloj (staritsa) de la 19-a jarcento, kaj, verŝajne, la unua. Li provis komprenigi la monaĥajn regulojn de kontemplado kaj altruismo al nemonaĥoj, kaj instruis ke la celo de la kristana vivo estu "akiri la Sanktan Spiriton".

Serafim estis deklarita sanktulo fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 1903. La dato de lia morto estas plej grava festotago de la eklezio. Respekto por li ne estas limigita al la ortodoksa eklezio; la papo Johano Paŭlo la 2-a nomis lin sanktulo en sia libro "Krucante la Sojlon de Espero". Unu el liaj "spiritaj infanoj", Nikolao Motovilov, skribis la plej grandan parton el kion ni scias pri li hodiaŭ.

Eble la plej populara citaĵo de Serafimo inter ortodoksaj kredantoj estas "Akiru pacan spiriton, kaj miloj da homoj ĉirkaŭ vi estos savitaj."

Naskita la 19-an de julio 1759, li estis baptita je la nomo Proĥor, laŭ Sankta Proĥoro, unu el la unuaj sep diakonoj de la frua kristana eklezio kaj disĉiplo de la Sankta Johano la Evangeliisto. Liaj gepatroj, Isidoro kaj Agatia Moŝnin, vivis en en la urbo Kursk de la Rusa Imperio. Lia patro estis komercisto, sed Serafimo havis malgrandan intereson en komerco. Anstataŭe, li jam junaĝe komencis vivon dediĉitan al la ortodoksismo. Laŭ ortodoksa tradicio, kiel malgranda knabo li estis resanigita per mirfunkcia ikono de la Dipatrino "Nia Sinjorino de Kursk". Estas raportoj ke dum lia vivo li travivis kelkaj viziojn.

En 1777, en la aĝo de 19 jaroj, li kiel novico (posluŝnik) eniris la monaĥejon de Sarov. En 1786 li estis oficiale tonsurita, do prenis siajn monaĥpromesojn, kaj por li estis fiksita religia nomo "Serafimo", laŭ hebrea vorto kiu signifas "fajra" aŭ "bruliganta". Baldaŭ poste, li estis konsekrita monaĥa diakono. En 1793 li estis konsekrita kiel monaĥa pastro kaj iĝis la spirita gvidanto de la Divejevo-monaĥejo, kiu intertempe laŭ lia nomo estas konata kiel Serafimo-Divejevo-Monaĥejo. Baldaŭ post tio, li retiriĝis al trabkabano en la arbaro ekster ls monaĥejo de Sarov kaj dum 25 jaroj havis izolitan vivstilon kiel ermito. Dum tiu tempo liaj piedoj iĝis tiom ŝvelintaj ke li havis problemon paŝi.

Serafimo kun urso

Unu tagon, hakante lignon, Serafimo estis atakita fare de ŝtelista bando kiuj batis lin senindulge ĝis ili opiniis ke li estis mortinta. Li neniam rezistis kaj estis batita kun la tenilo de sia propra hakilo. La ŝtelistoj serĉis monon, sed ĉio kion ili trovis en lia kabano estis ikono de la Dipatrino. La okazaĵo lasigis al Serafimo kurban dorson por la resto de sia vivo. Tamen, ĉe la proceso de la ŝtelistoj li pledis al la juĝisto kompati pri la atakintoj.

Post tiu okazaĵo Serafimo pasigis 1 000 sinsekvajn noktojn sur roko en kontinua preĝo kun liaj brakoj levitaj al la ĉielo, preskaŭ superhoma atingo de asketismo, aparte pripensante la doloron de liaj vundoj.

En 1815, en obeemo al laŭdira spirita travivaĵo kiun li atribuis al la Dipatrino Maria, Serafimo komencis allasi pilgrimojn al sia ermitejo. Li baldaŭ iĝis popularega pro lia reputacio pri resanigoj kaj profetaj kapabloj. Li ofte estis vizitita fare de centoj da pilgrimoj je tago kaj havis la renomon kapabli respondi la demandojn de siaj gastoj antaŭ ol ili povis demandi.

Kiom eksterordinare severa Serafimo ofte estis al li mem, tiom ĝentila kaj indulga li estis direkte al aliaj - ĉiam salutanta siajn gastojn kun brakumo, kiso, kriante "Ke Kristo estas leviĝinta!", kaj nomante ĉiun "mia ĝojo". Li mortis surgenuiĝante antaŭ ikono de la Dipatrino en la aĝo de 74 jaroj.

Nikolao Motovilov, unu el la plej konataj disĉiploj de Sankta Serafimo

Post lia morto[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Serafimo la gvidantaro de la rusa ortodoksa eklezio komence klopodis ignori kiom multaj seimplaj kredantoj plu adoris la mortinton. Monaĥoj detruis meblojn el lia arbara kabano kaj la ŝtonon sur kiu li genue kaj stare pasigis 1000 noktojn. La eklezio prisubis liajn mirfarojn kaj deklaris ilin "danĝero je ĝusta kredo".

La eklezia sinodo pretis post la morto de la monaĥo komenci esploron pri ebla sanktigo, sed ne pretis agnoski proksimume 80 dokumentitajn mirfarojn kiel pruvo. Nur pro la engaĝiĝo de la rusa caro Nikolao la 2-a, de ties edzino Aleksandra de Hesio-Darmstadt kaj dela episkopo kaj metropolito Ĉiĉagov, verkinto de la libro "la vivpriskribo de la honorinda Serafimo de Sarov", fine en 1903, Serafimo de Sarov estis sanktigita fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Kiel parto de tiu procezo, la 3-an de julio 1903, liaj ostoj estis transportitaj de ilia origina tombo ĝis la eklezio de Sanktuloj Zosimus kaj Sabatius, kie ili restis ĝis la tago de la glorado. Caro Nikolao la 2-a kaj Carino Aleksandra provizis novan cipresolignan ĉerkon por li.

La 18-an de julio 1903, en la ĉeesto de la cara familio plenumiĝis funebra ceremonio en la katedralo de Sarov. Tiuj estis la lastaj preĝoj direktitaj al Serafimo kiel foririnta "servisto de dio"; de tiam, preĝoj anstataŭe estus direktitaj al li kiel sanktulo.

En la sekva nokto, plena je solena preĝado, liaj ostoj estis transportitaj de la eklezio de sanktuloj Zosimus kaj Sabbatius en la katedralon, kaj maten la ĉerko estis malfermita. Post la Fruprediko-Evangelio, la gvidantaro de la rusa ortodoksa eklezio honorigis la restaĵojn, kaj poste tiel faris la reĝa familio, la plenuma pastraro, kaj ĉiuj homoj en la katedralo. En sekva liturgio li estis deklarita sanktulo kaj lia ĉerko estis metita en specialan sanktejon kiu estis konstruita por ĝi. Fine konsekriĝis de la unuaj du preĝejoj dediĉitaj al sankta Serafimo. La unua el tiuj preĝejoj estis konstruita super lia monaĥa ĉelo en la arbaro de Sarov, kaj la dua estis konsekrita la 22-an de julio ĉe la Divejevo-monaĥejo. Laŭdire la cara paro en la sanktiga celebraĵo ricevis leteron, kiun la sanktulo skrivbis 70 jarojn antaŭe. La letero havis la titolon "al la caro kiu venos al Sarov". En la teksto la sanktulo priskribis la vivofinon de la caro kaj li profesis "ke Rusio fine de la jarcento denove estos libera".

Sekve de la bolŝevisma revolucio la sovetuniaj instancoj grave persekutis ĉiujn religiajn grupojn en Rusio. Kiel parto de la persekuto de kristanoj, ili konfiskis multajn restaĵojn de la sanktuloj, inkluzive de Sankta Serafimo, kaj la restadejo de liaj restaĵoj iĝis forgesita. En 1991, la restaĵoj de Sankta Serafimo estis retrovitaj post sepdek-jara kaŝo en sovetia kontraŭ-religia muzeo. Tio kaŭzis sensacion en post-sovetia Rusio, kaj efektive ĝenerale en la ortodoksa mondo. Religia procesio formiĝis por eskorti la restaĵojn, piede, la tutan vojon de Moskvo ĝis la Divejevo-monaĥejo, kie ili restas ĝis nun.

Memortagoj[redakti | redakti fonton]

Memortagoj pri la sanktulo estas la 1-an de aŭgusto, 15-an de januaro kaj la 2-an de januaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Serafimo de Sarov en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko