Serba lingvo
Serba (Germanio) estas komunumo en distrikto Saale-Holzland-Kreis en Turingio en Germanio.
Serba | ||
Srpski | ||
vario de plurcentra lingvo • norma lingvovario | ||
---|---|---|
orient-hercegovina dialekto | ||
Parolata en | Serbio, Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio k.a. | |
Parolantoj | 9 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 17 milionoj | |
Skribo | Cirila alfabeto, Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Serbio kaj Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino (regione) | |
Reguligita de | Komitato por Normigo de Serba Lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | sr | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | scc | |
Terminologia | srp | |
ISO 639-3 | srp | |
SIL | SRC | |
Glottolog | serb1264 | |
Angla nomo | Serbian | |
Franca nomo | serbe | |
Vikipedio | ||
Serba lingvo (kodo laŭ ISO 639: scc/srp, sr) estas normigita versio de la serbokroata dialektaro. Ĝi estas oficiala lingvo en Serbio kaj Montenegro kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Normale ĝi estas skribata per cirila alfabeto kaj latina alfabeto.
Parencaj lingvoj
La serba lingvo tre parencas al la kroata kaj bosnia lingvoj. La parenco al la ceteraj slavaj lingvoj estas malpli granda.
La plej parto de serboj parolas la serban lingvon, membro de la familio de la sudaj slavaj lingvoj. Krom la fakto, ke la serba identeco estas pli malpli ligita al la serba lingvo mem, se oni kromigas la fakton, ke de la serboj estas uzataj alterne ambaŭ kaj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto, la serba estas tre simila al la kroata kaj multaj fakuloj (ĉefe antaŭ la disigo de Jugoslavio) konsideris ambaŭ kiel du variantoj de komuna lingvo serbo-kroata.
Variaĵoj de la serba lingvo
La serba lingvo ekzistas en du iom malsame prononcataj variaĵoj.
- Orienta serba: ekava prononco precipe en Serbio
- Okcidenta serba: ijekava prononco precipe en Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino kaj Kroatio.
Ekzistas kelkaj variantoj de la serba; la plej komune parolata en Serbio estas la varianto ekava. La varianto iekava, parolata de la serboj de Montenegro, de Bosnio-Hercegovino kaj de Kroatio, diferenciĝas nur pro la prononco de kelkaj vokaloj (ekzemple lakto oni diras mleko en serba ekava kaj mlijeko en serba iekava). Krome ekzistas kelkaj regionaj diferencoj ĉe la nivelo de la prononco kaj de la uzo de kelkaj vortoj. La plej antikvaj formoj de serba estas la malnova serba kaj la ruso-serba, versio de la slavona lingvo, la liturgia lingvo de la slavaj ortodoksaj eklezioj.
Cirilaj kaj latinaj literoj en la serba skribo
А а Б б В в Г г Д д Ђ ђ Е е Ж ж З з И и Ј ј К к Л л Љ љ М м A a B b V v G g D d Đ đ E e Ž ž Z z I i J j K k L l Lj lj M m
Н н Њ њ О о П п Р р С с Т т Ћ ћ У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ џ Ш ш N n Nj Nj O o P p R r S s T t Ć ć U u F f H h C c Č č Dž dž Š š
Aliaĵoj
Kelkaj membroj de la serba diasporo ne parolas la lingvon, sed pluestas konsiderataj kiel serboj laŭ la origino.
Inter la neserboj kiuj studis la serban, oni trovas elstarajn gravulojn kiel Johann Wolfgang von Goethe aŭ J. R. R. Tolkien.
vidu: cirila alfabeto
Eksteraj ligiloj
greke http://www.rastko.org.yu/isk/pivic-standard_language.html greke http://www.slavicnet.com greke http://www.krstarica.com/dictionary greke Retejo de serblingva lernejo
|