Serba revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Serba revolucio konata ankaŭ kiel Serbia revolucio aludas al nacia insurekcio aktiva inter 1804 kaj 1835, dum kiu tiu teritorio evoluis el otomana provinco al konstitucia monarkio kaj al moderna Serbio[1]. Tiu revolucio markis la komencon de erao de nacia stariĝo en Balkanio.

La unua parto de la periodo, el 1804 al 1815, estis markita de violenta lukto por sendependiĝo el la Otomana Imperio kun du armitaj ribeloj, fine per batalpaŭzo. La posta periodo (1815–1835) atestis pacan stabiligon de la politika povo de la pliiĝanta aŭtonomia Serbio, fine per la agnosko de la rajto al hereda regularo de serbiaj princoj en 1830 kaj 1833 kaj la teritoria etendo de la juna monarkio.[2] La adopto de la unua verkita Konstitucio en 1835 abolis la feŭdismon kaj la staton de servuteco,[3] kaj faris la landon suverena.[2][4] La termino Serbia revolucio estis stampita de germana historiisto, nome Leopold von Ranke, en sia libro Die Serbische Revolution, publikigita en 1829.[5] Tiuj eventoj markis la fondon de la moderna Serbio.[6]

La periodo divideblas jene:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-23. Alirita 2014-08-31.
  2. 2,0 2,1 [1]
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-06. Alirita 2014-08-31.
  4. http://www.museumstuff.com/learn/topics/Serbian_Revolution::sub::Negotiations_Legal_Status_Of_Serbia
  5. Angla traduko: Leopold Ranke, A History of Serbia and the Serbian Revolution. Tradukita el la germana de Mrs. Alexander Kerr (London: John Murray, 1847)
  6. L. S. Stavrianos, The Balkans since 1453 (London: Hurst and Co., 2000), pp. 248–250.