Serbokroata lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbokroata
Mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo • multcentra lingvo
Western South Slavic
Parolata en Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro
Parolantoj 19 000 000
Denaskaj parolantoj 16,3 milionoj[1]
Skribo latina kaj cirila
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Baltslava
Slava
Sudslava
Okcidente sudslava
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sh
  ISO 639-2 scr, scc
  ISO 639-3 hbs
  Glottolog sout1528
Angla nomo Serbo-Croatian
Franca nomo serbo-croate
vdr
Dialekta mapo

Serbokroata lingvokroatoserba lingvo (serbokroate: srpskohrvatskihrvatskosrpski) estas la plej grava okcidente sudslava lingvo. Ĝi estas la denaska lingvo de la plimulto de kvar el la ses respublikoj de la eksa Jugoslavio (Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro) kaj parolata de 16,3 milionoj da homoj[1]. La serbokroata konsistas el tri normlingvoj, la kroata, la serba kaj la bosnia, kaj do estas plurcentra lingvo. Kvankam ofte traktita kiel apartaj lingvoj, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu nura kaj sama lingvo, ĉar la diferencoj inter la normaj versioj ne estas pli grandaj ol ekzemple inter la amerika kaj la brita versioj de la angla. Ĉiuj tri normlingvoj baziĝas sur la ŝtokava dialekto. Norme serbokroata estis la oficiala lingvo de la iama Federacia Respubliko Jugoslavio.

ISO 639 havas kodon por la serbokroata, sed en pli novaj versioj de la normo al tiu iama kodo (sh) aldoniĝis la apartaj kodoj por la bosna (bos, bs), la kroata (scr/hrv, hr) kaj la serba (scc/srp, sr).

La skribo de la serbokroata lingvo estas tute fonetika, unu litero donas unu solan sonon, ĉiam kaj ĉie saman. Same ĉiuj nuntempaj variantoj de la lingvo (serba, kroata, bosna kaj montenegra) utiligas fonetikan skribosistemon.

Literaturo

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Aliaj projektoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.omniglot.com/writing/serbo-croat.htm greke http://www.shaav.com/professional/linguistics/serbocroation.html

  1. 1,0 1,1 Ethnologue