Serbio
| Србијa | |
| Srbija | |
| Serbio | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Bože pravde | |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Beogrado |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | serba |
| Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo |
| Areo % de akvo |
88.361 km² ?% |
| Loĝantaro | 10.100.000 (en 2002) |
| Loĝdenso | 126.83/km² |
| Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
| Interreta domajno | .rs |
| Landokodo | SRB |
| Telefona kodo | 381 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Respubliko |
| Ŝtatestro | prezidento Boris Tadić |
| Ĉefministro | Mirko Cvetkoviĉ |
| Nacia tago | la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje) |
| Sendependiĝo | la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino) |
| Ekonomio | |
| Valuto | dinaro (= 100 paraoj) (DIN) |
Serbio aŭ Serbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.
La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.
Enhavo |
Administra divido[redakti]
Serbio konsistas el:
Krome ekde la jaroj 1912/1913 la provinco Kosovo sude, grandparte loĝata de albanlingvanoj, estis laŭlege aŭtonoma regiono de Serbio (kaj ekde la Kosova Milito fakte estis kontrolata de la internacia armeo KFOR de la Unuiĝintaj Nacioj). Kosovo anoncis sian sendependecon je la 17-a de februaro 2008.
Historio de Serbio[redakti]
Politika transiro[redakti]
Ekde septembro de 2000 post federala balotado kaj dum ruina ekonomia situacio la opoziciantoj ekakuzis na Milošević. La surstrataj protestoj kaj manifestacioj en la tuta Serbio devigis lin lasi la povon al la tiel nomta Demokratia Opozicio de Serbio, ampleksa alianco de reformistaj partioj, post kio Serbio komencis esti akceptata de okcidentaj ŝtatoj. La 28an de junio de 2001 Milošević estis havigita de la serbaj aŭtoritatoj al la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, kiu akuzis lin helpi militkrimojn kaj homarkrimojn dum la militoj en Kroatio, Bosnio kaj Kosovo.[1] Lia juĝo daŭris ĝis lia morto en Hago en 2006.
Geografio de Serbio[redakti]
Etnoj en Serbio[redakti]
Jare 2003 ĉirkaŭ: serboj 80 %, albanoj 16%, hungaroj 4%, ciganoj, aliaj.
Esperanto en Serbio[redakti]
Vidu: Esperanto-movado en Serbio
Notoj[redakti]
- ↑ El Mundo. Las 24 horas más largas en la vida de Slobodan Milosevic. Konsultita la 18an de novembro de 2009.
Vidu ankaŭ[redakti]
|
||||||||
Eksteraj ligiloj[redakti]
http://www.srbija.sr.gov.yu - serbia registaro
http://lcweb2.loc.gov/frd/cs/yugoslavia/yu_glos.html
http://www.parlament.sr.gov.yu - Nacia Asembleo de Serbio
http://www.seio.sr.gov.yu


