Serenado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serenado

Serenado (it. sereno gaja, al sereno sub serena ĉielo; ankaŭ sera vespero) estas koncerteto ludata dumnokte aŭ -vespere de libera formo, kutime prezentata kiel subĉiela koncerteto (ekzemple sub la fenestroj de iu, kiel montro de amo aŭ respekto) de distra karaktero. La termino estas dokumentebla ekde la 17-a jarcento. Sendepende de la prezentmaniero oni komprenas ekde la viena klasiko sub serenado ankaŭ suitecan instrumentaĵon kun pli granda nombro da movimentoj, je kio la nomo serenado estas uzata nur koncerne la kompozician ideon de prezentado de vespermuziko.

Evoluo

La fruaj serenadoj de la klasikismo (i.a. de Haydn, Mozart kaj Salieri) ŝatis enkonduki kelkajn blovinstrumentojn (hobojojn, fagotojn, kornojn, klarnetojn), kiuj ja taŭgas por subĉiela muzikado. Per la eniro de la serenado en la koncertodomojn – tio jam okazis je Mozart – pli kaj pli arĉinstrumentoj aldoniĝis, kiuj kreis pli orkestrecan sonbildon.

Beethoven verkis du serenadojn por ĉambromuzika ensemblo, op. 8 por (violono, vjolo kaj violonĉelo), same kiel op. 25 por fluto, violono kaj vjolo, atribuenda al la serenadoj estas krome la trio op. 88 por du hobojoj kaj angla korno.

Karakterize por pli fruaj serenadoj estis krome, ke ĉiuj instrumentoj muzikis konĉerte, tio signifas, ke la komponistoj celis ekvilibron por ĉiuj uzataj instrumentoj; ankaŭ ĉi tiun distingilon oni ne plu trovas je serenadoj ekde la klasikismo respektive la romantismo.

Nur du tipaĵoj restis ĝis nun de la pli frua serenado: kutime ĝi havas pli movimentojn ol sonato, kaj ĉi tiuj movimentoj malvolviĝas pli minimumisme – do estas entute pli facilaj kaj liberaj ol en simfonio kaj suito. Kutime serenado havas plurajn menuetecajn movimentojn kaj kiel kerno unu aŭ du malrapidajn movimentojn. Komenco kaj fino havis kutime la movimentan formon de marŝmuziko.

Komponistoj de serenadoj

Jenaj komponistoj verkis serenadojn por diversgrandaj ensembloj kaj varia instrumentaro, ekde ĉambromuzika ĝis orkestra muzikistaro

Vidu ankaŭ

Fontoj

Reta Vortaro, kapvorto serenado