Serepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Serepoko ( vidu : Srepok ).

La Serepoko ( vjetname : Sông Serepôk ) estas ĉefa alfluanto de la Mekongo. Ĝi iras ekde Daklak-Provinco en la Centraj Altaĵoj de Vjetnamujo tra la Ratanakiri- kaj Stungtreng-Provincoj en Kamboĝo por sin turni al Mekongo apud la Stungtreng-Urbo. Ĝia longeco estas, depende de la aŭtoro, inter 406 ĝis 450 kilometrojn en kiuj la lastaj 281 kilometroj troviĝas en Kamboĝo.

La Serepoko, siavice, havas tri ĉefajn alfluantojn: la Krongnon, la Kronganaon, kaj la Eahleon. Antaŭ ol ĝi turniĝas al Mekongo, la Serepoko ankaŭ kuniĝas kun la Sesano kaj la Sekongo en Stungtreng-Provinco. En Vjetnamujo, ĝi ankaŭ estas nomata Dakrongo.

Irado

Formiĝante ekde du alfluantoj—Krongno kaj Kronganao je la okcidenta flanko de Suda Anamit-Montaro en la vjetnama Centr-Altaĵaj-Provinco de Daklak-Provinco—la Serepoko trairas en la okcidento la distriktojn Kronganaon, Buondonon, kaj Easupon. Ĵus enirante la kamboĝan teritorion, la Serepoko ricevas la Eahleon. En Kamboĝo, la Serepoko trairas la Ratanakiri-Provincon kaj la Stungtreng-Provincon. En Stungtreng-Urbo, antaŭ enflui en la Mekongo, ĝi kuniĝas kun la Sesano kaj poste kun la Sekongo.

La longeco de la rivero ekde la kunfluo de Krongno kaj Kronganao ĝis la vjetnama-kamboĝa limo estas proksimume 126 km. Ekde la limo ĝis Stungtreng-Urbo distancas ĉirkaŭ 281 km.

Uzado

La Serepoko apud Bandon-Urbo, Buondon-Distrikto, Daklak-Provinco, Vjetnamujo.

En la malfrua 19-a jarcento kiam la voja substrukturo estis subevoluinta, la Serepoko estis decida akva-transporta vojo inter la vjetnamaj Centraj Altaĵoj kaj Kamboĝo kaj Laoso. La Lao-etno kaj la kmeroj ŝipe iris kontraŭflue por komerci kun la tiea loĝantaro. Bandon-Urbo ( Buondon-Distrikto, Daklak-Provinco, Vjetnamujo ) iam estis grava river-havena urbo. La Laos-etno alvenis kaj loĝis kaj en Stungtreng-Urbo kaj en Bandon-Urbo kaj konsiderinde kontribuis al la bandon-urbaj specialaj kulturaj karakterizaĵoj.

Vidu ankaŭ