Sereroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sereroj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La sereroj estas post la volofoj kaj la fulboj la plej granda etno en Senegalo. La serera lingvo estas niĝer-konga lingvo. La plej multaj sereroj ankaŭ parolas la volofan, kiu dominas en la urboj.

Ilia socio estas matrolinie strukturita kaj distingas sin per strikte apartaj kastoj : nobeluloj, militistoj, burĝoj, sklavoj kaj metiistoj (ekzemple forĝistoj kaj artistoj (ekzemple griodoj).

Hodiaŭ distingiĝas plejparte ankoraŭ nur du socitavoloj: agrikulturistoj kaj grundposedantoj. La sereroj estas agrokultivistoj (rizo, milio, sorgo) kaj bestbredantoj.

Laŭ siaj propraj legendoj ili inter la 10-a kaj 13-a jarcento venante el la nordo enmigris en centran Senegalon.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ili estas tre ligitaj en sia tradicia religio al universala dio (nomata Roog). Ilia mondkoncepto ampleksas diversajn formojn de vivo kaj morto, spaco kaj tempo kaj per tio klarigas kial eblas komuniki kun la praavoj. Tial la islamo kaj la katolikismo nur malrapide envenis.