Sereso (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Sereso de Grekio. Pri la temo sero, sukcene flava likvaĵo disiĝanta el la sango dum ties koaguliĝo, vidu tie.
situo de Sereso en Grekio

Sereso (greke Σέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 3.968 km² kaj dum la jaro 2005 havis proksimume 203.000 enloĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Meza Makedonio.

La provinco havas multajn prahistoriajn kaj antikvajn lokojn, arkeologie interesajn, inter alie la provinca ĉefurbo Sereso mem, la lokon Amfipolis, plurajn monaĥejojn kaj Metaksa proksime al la bordo al Bulgario. Por turistoj krome interesaj estas inter alie la arbaroriĉa regiono Lailia en la provinca centro, kie bone eblas skiadi, la lago Kerkini, ĉe kies bordo aparte dum la someroj apud la vilaĝo Ano Poroia bone eblas fiŝkapti, kaj la impresaj kavoj de Alistrati.

la urbo Sereso vidata de la urba akropolo
lago Kerkini


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]