Serge Vohor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serge Vohor
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1955 (1955-04-23) (68-jaraĝa)
en Port Olry,  Nov-Hebridoj
Ŝtataneco Vanuatuo
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Ekde la 28-a de julio 2004-a, Serge Rialuth VOHOR estas la ĉefministro de la Respubliko Vanuatuo.

Li naskiĝis en la jaro 1955 kaj aniĝas al la "Union des partis modérés" (Unuiĝo de la centristaj partioj (?)], konservativa partio de francparolantoj. Dum ekrego de la partio UPM, en decembro 1991, Vohor fariĝis ministro pri la eksteraj rilatoj en la registaro de Maxime Carlot ĝis 1993. Li estis ĉefministro de decembro 1995 ĝis februaro 1996, poste de septembro 1996 ĝis marto 1998.

La parlamenta balotado en 1998 ne ebligas al la UPM krei koalician registaron, sed Vohor tamen sukcesas partopreni la registaron kiel ministro pri eksteraj rilatoj de 1999 ĝis 2001. Same okazis koncerne la balotadon parlamentan de 2002, kaj en la registaro de Edward Natapei, li denove zorgas pri la eksteraj rilatoj ĝis 2003.

Post la balotado en 2004, la UMP ne plu havigas al si pli ol 8 deputitaj sidlokoj el la 52 de la Parlamento. Tamen, li sukcesas trovi efikajn aliancojn kun sendependaj deputitoj kaj membroj de aliaj partioj por prezenti registaron kiun li estras, pere de 28 voĉoj kontraŭ 24 por sia kontraŭlo Ham LINI.

(Traduko de la franca teksto de la 27-a de junio 2005.)