Sergej Puzankov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Puzankov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1968 (1968-06-30)
Morto 19-an de aŭgusto 2002 (2002-08-19) (34-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Sergej Nikolajeviĉ PUZANKOV (30.06.1968 - 19.08.2002) estis rusia esperantisto. Li loĝis en Niĵnij Novgorod. Dum unu jaro studis en Niĵegoroda Universitato, laboris en uzino, estis asekuristo kaj poste laboris en firmao Sanda, kiu okupiĝis pri vendado de komputiloj. En 2000 (?) li edziĝis kaj samjare (?) naskiĝis lia filino Liza. Aŭguste 2002 Sergej en la aĝo 34 subite forpasis pro la problemoj kun la koro.

Personaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Li scipovis gitarludi kaj bonege kantis (plejparte amuzajn kantojn). Li estis "animo" de ĉiu kompanio. Esperantistiĝis en 1990 kaj post tio komencis aktive partopreni E-aranĝojn. Liaj surscenaj prezentiĝoj estis ne oftaj (li ne bezonis oficialan artistan famon), sed ĉiu estis memorinda. Li estis aktivulo de ŜĈKĤLando, kies titolon kunverkis.

Ŝizo[redakti | redakti fonton]

Lia kromnomo estis Ŝizo (akcento sur "i"). La kromnomon li ricevis dum novjarfesto 1991 en Volĵskij. Dum ĉi novjarfesto li konatiĝis kun P.Fiŝo kaj Nia Homo. Lia kromnomo estis parto de lia novjarfesta kostumo, temo de kia estis Ŝiza (akcento sur "a", klarigo: io freneza). La temo kaj la kostumo estis proponita kaj farita de anoj de E-kubo "Vagabondo" de Volĵskij. La temo estis ne klara kaj la kostumo rezultiĝis vere freneza. Tio okazis, ĉar volĵskij-anoj ne sciis, kiu venos al ili por la festo. Esperantistino el Niĵnij Novgorod Jelena Molĉanova sciigis al la mastroj, ke kun ŝi venos "bona knabo".

Estas aparte interese, ke fama rok-bando "Akvarium" havas kanton, kiu nomiĝas "Ja - Ŝizo" ("Mi estas Ŝizo", akcento sur "o"). La kanto estas el "praepoka" albumo de la grupo "Iskuŝenie" ("La tento", 1973) kaj fakte estas ĉemuzika ripetado de kvin vortoj: "Я - Шизо / И я торчу" (Mi estas Ŝizo, kaj mi elstaras/plezuriĝas). Oni ne povas nun certe diri, ĉu la anoj de "Vagabondo" sciis ĉi tiun kanton, kaj se jes - ĉu ili memoris ĝin dum elpensado de la kromnomo por Sergej Puzankov.

Konatiĝo kun estontaj amikoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Sergej venis al Volĵskij, oni lin gastigis ĉe Nia Homo. Dum la unua horo de ilia konatiĝo ili sukcesis priparoli nur du temojn - veteron (Jen vetero estas ne tre bona - Jes, ne tre. Kaj morgaŭ verŝajne estos ne multe plibona - Jes) kaj la trajnvojago (Ĉu la vojaĝo estis bona? - Kutima estis la vojaĝo). La konversacio konsistis proksimume al dek frazoj. La konversacio estas memorinda, ĉar ilia posta amikeco konsistis i.a. el brilaj kaj abundaj kunagoj, paroladoj, inventoj de diversaj spritaĵoj kaj humoraĵoj - do malo de la unua konversacio.

Maksim venis al la novjarfesto en denaskan urbon por kurta ferio de militisto. La supre menciita Nia Homo konatigis lin kun Sergej. Post duonjaro Sergej kaj Vladimir fariĝis elkoraj amikoj.

Kurboj de sorto[redakti | redakti fonton]

Estas interese (kaj por vastaj rondoj de ŜĈKĤLandanoj kaj aliaj esperantistoj tute neimageble), ke la triopo kontaktis dum EoLA kion atesta fotaĵoj trovintaj post la konatiĝo.