Sergej Beljavskij
| Sergej Ivanoviĉ Beljavskij | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Sergej Ivanoviĉ Beljavskij | |
| Dato de naskiĝo | 7-a de decembro 1883 | |
| Loko de naskiĝo | Sankt-Peterburgo | |
| Dato de morto | 13-a de oktobro 1953 | |
| Loko de morto | Leningrado | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 69 | |
Sergej Ivanoviĉ Beljavskij, Сергей Иванович Белявский (naskiĝis la 7-an de decembro 1883 en Sankt-Peterburgo, mortis la 13-an de oktobro 1953 en Leningrado) estis rusa astronomo Li naskiĝis la 25-an de novembro 1883 laŭ la julia kalendaro tiam uzata en Rusio.
Li estis ano de la Rusia Akademio de Sciencoj. Li laboris en astrometrio kaj astrofotometrio kaj studis la variantajn stelojn en la Simeiza observatorio (Krimeo).
Li makovris aŭ kunmalkovris tridek-ses asteroidonj, kaj la nudokule videblan kometon C/1911 S3 (Beljavskij), nomita ankaŭ Kometo 1911 IV kaj Kometo 1911g.
Inter 1937 kaj 1944, li estis la sepa direktoro de la Observatorio Pulkovo, posteulo de Boris Gerasimoviĉ.
Unu el liaj malkovraĵoj reicevis lian nomon: la asteroido 1074 Beljavskio.