Sergej Ignaŝeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sergej Ignaŝeviĉ

Sergej Ignashevich aŭ plennome Sergej Nikolajeviĉ Ignaŝeviĉ - cirile Сергей Николаевич Игнашевич , angle cetere latinliterigata Sergei Ignashevich - estas rusia futbalisto en la pozicio de defendisto kaj mezkampisto. Li naskiĝis la 14-an de julio 1979(nun 1979-07-14) en Moskvo, do nun estas 34-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo CSKA Moskvo - antaŭe li inter alie estis profesia futbalisto de la kluboj Spartak Oreĥovo, Krilja Sovetov Samara kaj Lokomotivo Moskvo. Krome Sergej Ignaŝeviĉ ekde la jaro 2002 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la ĉampionadoj de 2004 kaj 2008.