Sergej Tanejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sergej Ivanoviĉ Tanejev)
Sergej Tanejev
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1856 (1856-11-13)
en Vladimir
Morto 6-an de junio 1915 (1915-06-06) (58-jaraĝa)
en Djutjkovo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Familio
Frat(in)o Vladimir Ivanovich Taneyev
Parencoj Alexander Taneyev
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • muzikologo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • pianistoverkistokomponisto
Verkoj Q2275524
Q2740676
Q21899309
vdr

Sergej Ivanoviĉ Tanejev (ruse Сергей Иванович Танеев; naskiĝis 25-an de novembro 1856 en Vladimir, mortis 19-an de junio 2015 en Djudjkovo apud Zvenigorod) estis rusia komponisto.

Tanejev estis ankaŭ el unuaj rusiaj esperantistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sergej Tanejev naskiĝis en Vladimir en nobela tre klera familio. Li frue kontaktis kun muziko. Lia onklo Aleksandro Tanejev estis mem komponisto. Jam kviinjara li ekis ludi pianon kaj eniris la Moskvan konservatorion en 1866 — en jaro de ĝia fondiĝo. Liaj profesoroj estis respektive Ĉajkovskij pri komponado kaj Nikolaj Rubinstein — la fondinto — pri pianludo.

Li finis siajn studojn en 1875 kaj fariĝis unua studanto gajninta premion en ambaŭ fakoj. Samjare li debutis en koncerto per pianludado de Unua koncerto de Brahms kaj pli poste de Unua de Ĉajkovskij. Tiu ĉi multe aprezis lian ludadon kaj petis lin krei Duan. Post lia morto Tanejev kompletigis kaj kreis sian Trian koncerton.

Li poste iris al Parizo, tie li restadis kelkajn jarojn. Tie li renkontis interalie Ivan Turgenev, Gustave Flaubert, César Franck kaj Camille Saint-Saëns.

En 1878 li fariĝis profesoro pri komponado la moskva Konservatorio kaj estis eĉ ĝia direktoro de 1885 ĝis 1889. Inter liaj lernantoj kiujn li certagrade influis troviĝis Aleksandr Skrjabin, Sergej Raĥmaninov, Reinhold Glière, Paul Juon, Nikolaj Medtner, Arseni Koreŝĉenko.

Estante amiko de familio de Leo Tolstoj li restadis en ilia domo dum someroj de 1895 kaj 1896. Tanejev interesiĝis pri diversaj sciencoj, i.a. matematiko, fiozofio, historio, lingvoscienco. Li esperantistiĝis en 1894 kaj certe havis okazojn por paroli pri ĝi kun sia amiko Leo Tolstoj[1].

Li partoprenis en fondo de Popola Konservatorio de Moskvo en 1906 kaj de la Biblioteko de Muzika Teorio en 1908. Sergej Tanejev mortis pro pneŭmono en 1915, ne multe da tempo post partopreno en funebra ceremonio pri sia lernanto Aleksandr Skrjabin.


Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.

Eltiraĵoj el lia taglibro[redakti | redakti fonton]

"29.04.1895. Vespere mi estis ĉe Lev Nikolajeviĉ. Ni interparolis pri la malpermeso de la gazeto La Esperantisto. L.N. diris, ke li volas klopodi pri permeso de la gazeto, por ke ĝin eldonu Posrednik".

"30.04.1898. Ni tagmanĝis: Juŝa, Kola kaj la esperantisto Fedorovskij, intencanta presi miajn Esperantajn romancojn" (S. Tanejev. Dnevniki. 1894-1898. -- Moskvo, 1981).

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Orkestraj

  • 4 simfonioj
  • Suito de koncerto por violono kaj orkestro, op. 28 (1809)
  • Malfermo de koncerto, “Oresteja“ op. 6 (1889)
  • Koncerto por piano en maĵora mi bemolo (1876, nur du ritmoj finitaj)

Voĉaj[redakti | redakti fonton]

  • Oresteja, opero laŭ Eskilo (1884-94)
  • Sankta Johano la Damaskano, kantato op.1 (1884)
  • Post la legado de psalmo, kantato op.36 (1915)
  • 16 voĉaj ĥoroj laŭ Constantin Balmont, op. 35 (1912/13, 8 ĥoroj konservitaj)
  • Religiaj kaj popularaj ĥoroj
  • Lieder (i.a. en Esperanto)

Salonmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Sonato por violono en minora la (1911)
  • Dekunu arĉaj kvartetoj el kiuj :
         o Arĉa kvarteto n° 1 en si minora, op. 4 (1890)
         o Arĉa kvarteto n° 2 en ut maĵora, op. 5 (1894/95)
         o Arĉa kvarteto n° 3 en ré minora, op. 7 (1886, rev. 1896)
         o Arĉa kvarteto n° 4 en la minora, op. 11 (1898/99)
         o Arĉa kvarteto n° 5 en la maĵora, op. 13 (1902/03)
         o Arĉa kvarteto n° 6 en si bemolo maĵora, op. 19 (1903-05)
         o Arĉa kvarteto n° 7 en mi bemolo maĵora (1880, pub. postmorta)
         o Arĉa kvarteto n° 8 en ut maĵora (1883, pub. postmorta)
         o Arĉa kvarteto n° 9 en la maĵora (1883, pub. postmorta)
  • Du arĉaj kvintetoj
         o Arĉa kvinteto en sol maĵora, op. 14 por 2 violono, alto kaj 2 violonĉelo (1901)
         o Arĉa kvinteto en en ut maĵora, op. 16 por 2 violonoj, 2 altoj kaj violonĉelo (1903/04)
  • Tri arĉaj trioj
         o Arĉa trio en re maĵora, por violono, alto kaj violonĉelo (1879/80)
         o Arĉa trio en re maĵora, op. 21 por 2 violono kaj alto (1907)
         o Arĉa trio en mi bemolo maĵora, op. 31 por violono, alto kaj alto-tenoro (1910/11)
         o Arĉa trio en si minora, por violono, alto kaj violonĉelo (1913, fragmentoj)
  • Por piano
         o Trio kun piano en re maĵora, op. 22 (1906-08)
         o Kvarteto kun piano en mi maĵora, op. 20 (1902-06)
         o Kvinteto kun piano en sol minora, op. 30 (1910/11)
  • Komponaĵoj por orgeno kaj piano (inter kiuj fama "Preludo kaj Fugo")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la eltiraĵon el lia taglibro de la 29-a de aprilo 1895, cititan en la teksto. La nomo Lev Nikolajeviĉ indikita tie estas Lev Tolstoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]