Sergej Kirov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sergej KIROV)
Sergej Kirov
Persona informo
Сергей Миронович Киров
Naskiĝo 15-an de marto 1886 (1886-03-15)
en Urĵum
Morto 1-an de decembro 1934 (1934-12-01) (48-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro hommortigo vd
Mortigita de Leonid Nikolaev vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Partio Komunista Partio de SovetunioRusia Socialdemokrata Partio vd
Subskribo Sergej Kirov
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergej Mironoviĉ KIROV, fakte Kostrikov, (ruse Сергей Миронович Киров). Naskiĝis la 27-an de marto 1886 en Urĵum; mortis la 1-an de decembro 1934 en Leningrad) estis fidelulo de Stalin, kiu iĝis partia sekretario en Leningrad post elpotencigo de Trockij kaj liaj fideluloj en 1925.

Post la revolucio Kirov estis tre populara en popolo. Li estis la ĉefa konkuranto de Stalin dum elektoj por la posteno de la partia ĝenerala sekretario en 1934.

Sergej Kirov estis mortpafita en 1934 en Leningrad. La okazo ankoraŭ hodiaŭ ne klaras: unuj suspektas en la fono Stalinon, kiu murdis lin pro lia kreskanta populareco; aliaj skribas pri nepolitika frenezulo (Leonid Nikolajev) aginta pro ĵaluzo (Kirov adultis kun lia edzino).

Post la morto de Kirov kelkaj sovetuniaj urboj kaj baleta grupo en Leningrado surprenis lian nomon (Kirov, Kirovabad, Kirovakan, Kirov-baleto). Krom tio malpli gravaj objektoj (bibliotekoj, kolĥozoj, provinc-distriktoj ka.) portis (kaj kelkaj plu portas) lian nomon.

Stalin prenis la okazon por Granda Purigo, kiu celis la forigon de opoziciantoj, kontraŭuloj de Stalin en la partio, industrio, ekonomio, administrado ktp. Dum la Granda Purigo oni murdis la partiajn gravulojn kiel Zinovjev, Kamenev kaj Buĥarin laŭ falsaj akuzoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]