Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Сергей Михайлович Эйзенштейн |
Naskiĝo | 23-a de januaro 1898 en Rigo, Rusia Imperio |
Morto | 11-a de februaro 1948 en Moskvo, Sovetunio |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Arkitektura-Konstruada Universitato |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Miĥail Eisenstein |
Edz(in)o | Pera Atasheva |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • inventisto • filmmuntisto • scenaristo • instruisto • ĉefkameraisto • desegnisto • fotisto • reĝisoro |
Verkoj | Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon Kirasŝipo Potjomkin Malnova kaj nova |
Sergej Miĥailoviĉ EJZENŜTEJN (ruse, Сергей Михайлович Эйзенштейн) estis revolucia Sovetunia reĝisoro kaj filmoteoriisto, notita ĉar siaj mutaj filmoj Стачка (La Striko), Броненосец «Потёмкин» (Kirasŝipo Potjomkin), Октябрь (Десять дней, которые потрясли мир) (Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon), kaj ankaŭ la historiaj epopeaj filmoj Александр Невский (Aleksandr Nevskij), Иван Грозный (Ivan la terura).
Familio
Lia patro estis Miĥail Osipoviĉ Ejzenŝtejn, kiu naskiĝis en Sankt-Peterburgo je 1867. Lia patrino estis Julija Ivanovna Koneckaja. Lia edzo estis Pera Moisejevna Fogelman (la literatura pseŭdonimo — Pera Ateŝeva), kaj li edziĝis je 1934.